Kandelfesto (Gubbio)

(Alidirektita el Festo de la Ceroj)

La Kandelfesto (en itala Festa dei CeriCorsa dei Ceri) okazas en Gubbio ĉiujare la 15-an de majo (antaŭtago de la sanktula festotago) konsistanta en la transporto kure de tri statuoj de sanktuloj muntitaj sur longaj lignaj piedestaloj: nome sankta Ubaldo (patrono de Gubbio), Sankta Georgo kaj Sankta Antonio. Temas pri unu el la plej antikvaj manifestacioj folkloraj de Italio[1] kaj indas ne konfuzu ĝin kun historia rekonstruado, kvankam temas pri evento kiu ripetiĝas ĉiujare seninterrompe el 1160 ĝis 2019.[2] La festo ludas nun fundamentan rolon, el la socia vidpunkto[3] kaj el kultura vidpunkto.[4] Ĝi estas alte konsiderata de la komunumo kaj okazigas fortajn pasiojn kaj sentimentalaĵojn per valoroj kaj kontraŭdiroj.[5] Tiu festo estas tiom grava eĉ je regiona nivelo ke ekde 1973 la "Tre Ceri" (tri kandeloj) reprezentas la simbolon de la Regiono Umbrio kaj estis stiligitaj en la oficialaj blazono kaj en la flago.[6]

La Festa dei Ceri en Gubbio. La statuo de sankta Ubaldo estras la procesion.

Notoj redakti

  1. Menichetti, Piero Luigi, Ceri di Gubbio dal XII secolo, Città di Castello, Rubini & Petruzzi, 1980.
  2. Gubbio, niente Ceri ma la città si veste a festa: «Vessilli, stendardi e anche le luminarie», en Umbria24.it. URL konsultita la 15an de majo 2020.
  3. ^ Monacelli, Anna Maria, C’arvedemo ‘l giorno dei ceri (i modi di dire e gli eventi linguistici)., Gubbio, 1993.
  4. Gaggiotti, Giancarlo, Dove l'anno è un giorno. Un Capitano, una città, un mondo, Perugia, 1988.
  5. Del Ninno, Maurizio, La Corsa dei Ceri a Gubbio. Stato di una ricerca, Urbino, Quaderni di Antropologia e Semiotica, 1983.
  6. Stemma gonfalone, Arkivigite je 2020-09-29 per la retarkivo Wayback Machine en consiglio.regione.umbria.it.

Eksteraj ligiloj redakti