Festo de la Kruco

kristana festo

La Festo de la Kruco, nomita ankaŭ Festo de la KrucojMaja Kruco, estas celebrata en kelkaj katolikaj landoj la 3-an de majo.

La Sankta Kruco de la Strato La Fontano survoje dum la procesio de dimanĉo matene en la Plaza de España de Rociana del Condado, (Huelva).

Deveno redakti

La Festo de la Maja Kruco havas antaŭaĵojn en la prakristana celebro konata kiel Festo de Majo (aŭ Majobastono, el la angla maypole), en kiu oni festis la mezan tempon de la printempo kultante al la naturo. Speciale oni festis per ornamado de arbo aŭ starigante trunkontotemon al kiu oni surmetis ornamaĵojn aŭ florojn, dum oni faris ritajn dancojn kaj oni kantis aŭ deklamis. Je la alveno de la kristanismo, tiu festo estis adaptita al la nova religio, kaj oni anstataŭis la totemon per la kristana kruco. En kelkaj landoj oni plufaras paralele la festojn de la Maja Kruco kaj de la Majobastono.

Alia interpreto ŝajne havas devenon en la supozita trovo fare de Sankta Helena de la kruco kie supozeble mortiĝis Kristo. La historia rakontas kiel la imperiestro Konstantino la Granda, en la sesa jaro de sia regado, militis kontraŭ la barbaroj borde de la rivero Danubo, en batalo kies venko super pli granda malamika armeo estas ŝuldata al mirakla apero de kruco.

Aktuale, la kristana liturgia forigis tiun feston el la oficiala kalendaro, kaj ĝi restis kunigita kun la festo de la Laŭdego de la Sankta Kruco, celebrata la 14-an de Septembro. Tamen restas kiel tre populara festo en multaj lokoj de Italio, Hispanio kaj Hispanameriko.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

(En la hispana)