La Feturta priono (Pachyptila turtur), Turta priono laŭ la latina scienca nomoFea priono laŭ la komuna nomo en kelkaj lingvoj, estas malgranda marbirdo kun la kutima inter prionoj plumaro de nigraj supraj partoj kaj blankaj subaĵoj kun marko kun formo de "M" ĉe la flugiloj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Feturta priono
Feturta priono
Feturta priono

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Procelarioformaj Procelariiformes
Familio: Procelariedoj Procellariidae
Genro: Procellaria
Pachyptila turtur
(Kuhl, 1820)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Taksonomio redakti

La Feturta priono estas membro de la genro Pachyptila, kaj kun la Blua petrelo formas la grupon de la prionoj. Siavice tiuj estas membroj de la familio Procelariedoj kaj de la ordo Procelarioformaj. La prionoj estas malgrandaj kaj tipe manĝas nur zooplanktonon;[1] tamen kiel membroj de la Procelarioformaj, ili kunhavas kelkajn identigajn karakterojn. Unue, ili havas nazajn trapasejojn kiuj ligiĝas al la supra beko, kvankam la naztruoj ĉe la albatrosoj estas flanke de la beko. La bekoj de la Procelarioformaj estas unikaj ankaŭ ĉe tio ke ili disiĝas en 7 al 9 kornecaj platoj. Ili produktas stomakoleon faritan el vaksecaj esteroj kaj trigliceridoj kiuj stokiĝas en la proventrikulo. Tio estas uzata kontraŭ predantoj same kiel energiriĉa manĝofonto por idoj kaj por plenkreskuloj dum ties longaj flugoj.[2] Fine ili havas ankaŭ salglandojn kiuj situiĝas ĉe la naza trapasejo kaj helpas al sensaligo de ties korpoj, pro la alta kvanto de oceana akvo kiun ili englutas. Ili elpelas la salan solvaĵon tra sia nazo.[3]

Etimologio redakti

La vorto Pachyptila derivas el la grekaj vortoj paĥis kaj ptilon. Paĥis signifas dikanfortikan kaj ptilon signifas plumon. Ankaŭ el la greka lingvo, priono devenas el la vorto priōn signife segilon, alude al ties segilecajn bordojn de la beko.[4] La latina vorto turtur aludas al turto pro la kutimo de la specio alvoki sin inter partneroj.

Priskribo redakti

 
Reprezento de du specimenoj

La Feturta priono estas la plej malgranda priono nome 23–28 cm longa.[1] Ties plumaro estas blugriza ĉe supraj partoj, kaj blanka sube. Ili havas malhelan markon kun formo de "M" ĉe supraj partoj etende al flugilpintoj, kaj ties vosto estas kojnforma kun malhela pinto. Ili havas bluecajn bekon kaj piedojn.[5]

Kutimaro redakti

Manĝo redakti

Ties dieto konsistas ĉefe el planktonaj krustuloj kaj aliaj fajnaj maranimaloj, kiujn ili manĝas nokte el akva surfaco.[6]

Reproduktado redakti

Ili reproduktiĝas kolonie kaj preferas malgrandajn insulojn. La nesto estas situanta surgrunde, kaŝite inter vegetaĵaro kaj elfosita per beko aŭ piedoj, aŭ ĝi estas en truo en fendo. Kiam ili revenas nesten nokte, ili milde kveras kaj aŭskultas sian partneron; pro tiu kverado oni aludas al turtoj.[6]

Teritorio kaj habitato redakti

La Feturta priono troviĝas tra oceanoj kaj marbordaj areoj de la Suda Hemisfero.[6] Ties kolonioj povas troviĝi ĉe la insuloj Ĉathamoj, Snares kaj Antipodaj Insuloj de Novzelando, insuloj de la Markolo Bass de Aŭstralio, Falklandoj, Insulo Marion, Krozetoj kaj Makvora Insulo.

Konservado redakti

Ĝi estas disvastigata kaj komuna tra sia granda teritorio, kun ĉirkaŭkalkulata populacio de 5,000,000, kaj pro tio la Feturta priono estas konsiderata kiel Malplej Zorgiga fare de la IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Ties teritorio estas 24,600,000 km².[7]

Notoj redakti

  1. 1,0 1,1 Maynard, B. J. (2003)
  2. Double, M. C. (2003)
  3. Ehrlich, Paul R. (1988)
  4. Gotch, A. T. (1995)
  5. ZipCode Zoo (19a Junio 2009)
  6. 6,0 6,1 6,2 Harrison, C. & Greensmith, A. (1993)
  7. "BLI"

Referencoj redakti

  • BirdLife International (2004). Pachyptila turtur. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 31a Oktobro 2006. Kriterioj kial tiu specio estas Malplej Zorgiga
  • Double, M. C. (2003). "Procellariiformes (Tubenosed Seabirds)". In Hutchins, Michael; Jackson, Jerome A.; Bock, Walter J. et al. Grzimek's Animal Life Encyclopedia. 8 Birds I Tinamous and Ratites to Hoatzins. Joseph E. Trumpey, Chief Scientific Illustrator (2 ed.). Farmington Hills, MI: Gale Group. pp. 107–111. ISBN 0-7876-5784-0.
  • Ehrlich, Paul R.. (1988) The Birders Handbook. Nov-Jorko, NY: Simon & Schuster, p. 29–31. ISBN 0-671-65989-8.
  • Gotch, A. F.. (1995) “Albatrosses, Fulmars, Shearwaters, and Petrels”, Latin Names Explained A Guide to the Scientific Classifications of Reptiles, Birds & Mammals. New York, NY: Facts on File. ISBN 0-8160-3377-3.
  • Harrison, C.. (1993) Birds of the World. Nov-Jorko, NY: Dorling Kindersley. ISBN 1-56458-295-7.
  • Maynard, B. J. (2003). "Shearwaters, petrels, and fulmars (Procellariidae)". In Hutchins, Michael; Jackson, Jerome A.; Bock, Walter J. et al. Grzimek's Animal Life Encyclopedia. 8 Birds I Tinamous and Ratites to Hoatzins. Joseph E. Trumpey, Chief Scientific Illustrator (2 ed.). Farmington Hills, MI: Gale Group. pp. 123–133. ISBN 0-7876-5784-0.
  • ZipCode Zoo (19 Jun 2009). Pachyptila turtur (Fairy Prion). BayScience Foundation. Alirita 22 Jul 2009.

Eksteraj ligiloj redakti