Fiĝiaj tropikaj sekaj arbaroj

La fiĝiaj tropikaj sekaj arbaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la pacifika ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome ĝi apartenas al tropikaj kaj subtropikaj sekaj foliarbaroj de Fiĝioj. La ekoregiono ankaŭ situas en la tutmondaj 200-regiono "sudpacifik-insulaj arbaroj", kaj en la biodiverseco-riĉaĵejo "Polinezio-Mikronezio".

Fiĝiaj tropikaj sekaj arbaroj
ekoregiono
ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso [+]

ŜtatoFiĝioj
Koordinatoj18° 0′ 0″ S, 179° 0′ 0″ O (mapo)-18179Koordinatoj: 18° 0′ 0″ S, 179° 0′ 0″ O (mapo)

Areo6 757 km² (675 700 ha)

Fiĝiaj tropikaj sekaj arbaroj (Tero)
Fiĝiaj tropikaj sekaj arbaroj (Tero)
Situo de la pacifikaj ekoregionoj. Vidu C0201
Map
Fiĝiaj tropikaj sekaj arbaroj
vdr
Mapo de Fiĝioj.

Tropikaj sekaj arbaroj estas limigitaj al relative grandaj insuloj en Suda Pacifiko kie la montaro kreas pluvombrojn. La fiĝiaj kaj novkaledoniaj sekaj arbaroj estas la plej vastaj sekaj arbaroj de la regiono, ambaŭ subtenas grandan nombron de endemiaj specioj kaj ambaŭ estas krize endanĝerigataj kun nur relikvoj kiuj postrestas.

Priskribo redakti

Longaj, sekaj vintroj estas tipaj en la nordokcidento de la plej grandaj fiĝiaj insuloj kaj estas produktintaj vastajn sekajn arbarajn komunumojn en la pacifika ekozono. Bedaŭrinde, tiu arbaro iam kovris 7 557 km2 kaj nuntempe prezentas malpli ol 100 km2 kaj estas verŝajne unu el la plej minacataj vivejoj en la tropika Pacifiko.

La pli ol 300 fiĝiaj insuloj troviĝas 3 000 km oriente de Aŭstralio je latitudo 16-20° S kaj longitudo de 178° W.

La insuloj Vitilevuo kaj Vanualevuo okupas 78 % el la tersupraĵa areo en Fiĝioj kaj enhavas la plej grandan monton de 1 323 m. La plej multaj insuloj estas la restaĵoj de iam aktivaj vulkanoj. La plej malnovaj tersupraĵaj areoj estis verŝajne elmetataj antaŭ 5-20 milionoj da jaroj, sed la plej nova insulo, Taveunio, la lasta foje erupciis antaŭ 2 000 da jaroj. La plejmultaj grundoj estas derivitaj de vulkana materialo, sed iuj estiĝas de leviĝintaj maraj rifoj kaj sedimentoj, kaj riveroj en pli malnovaj insuloj estas formintaj aluviajn ebenaĵojn de sedimentaj grundoj.

La orientiĝo de la fiĝiaj montaroj kaj la konstanteco de la sudorientaj pasatoj rezultigas pluvombron je la nordokcidento de altaj montaraj areoj. Tropika seka arbaro troviĝas en tiuj ĉi areoj ĉe la pli grandaj insuloj kaj ĉe insulaj grupoj lee de pli grandaj insuloj. La klimato estas tropika kun averaĝaj monataj temperaturoj variantaj ekde 22 °C en julio al 28 °C en januaro. La jara pluvofalo varias inter 1 500-2 250 mm sed ĝi estas tre sezona kun somera maksimumo en decembro-aprilo kaj preskaŭ sekaj kondiĉoj dum la cetera resto de la jaro. Ciklonoj venantaj el la nordokcidento frapas la insulojn inter novembro-aprilo ĉiujn kelkajn jarojn.

Flaŭro redakti

 
Vegetaĵaro en Nausori-Altebenaĵo, Vitilevuo.

Iam la tropika seka arbaro estis okupanta trionon de la tersupraĵa fiĝia areo. La kanopeo de la seka arbaro estis okupata de du specioj : la denskrona dakridio kaj la fiĝia fagreo. Aliaj ĉeestantaj specioj estas : Myristica castaneifolia, Dysoxylum richii, Parinari insularum, Intsia bijuga, sizigioj, Aleurites moluccana, Ficus theophrastoides, bambuoj, Podocarpus neriifolius, Cycas seemannii (Cycadaceae), kaj Gymnostoma vitiense (Casuarinaceae). Eĉ pli sekaj areoj iam subtenas subtipon de arbaro dominata de endemia santalo (Santalum yasi), Casuarina equisetifolia, kaj Gymnostoma vitiense kaj grimpantaj filikoj (Lygodium scandens). La plej perturbitaj sekaj arbaroj aperas kiel maldense arbokovrata savano sur eroziitaj kaj degraditaj grundoj, kaj estas superregataj de C. equisetifolia kun subarbaraĵo de Mussaenda raiateensis, Decaspermum fruticosum, Dodonaea viscosa, C. seemannii, kaj la palmo Pritchardia pacifica. Multaj areoj, iam sek-arbare kovritaj, estas sufiĉe ofte bruligitaj por nuntempe subteni malferman herbejon kaj savanon nomatan talasika (signifantan "sune bruligita"). La grundoj en tiuj areaj estas tiom degraditaj de fajro kaj erozio ke nur dissemata vegetaĵaro postvivas. Sporobolus indicus estas la plej komuna greso kun la filikoj Pteridium aquilinum kaj Dicranopteris linearis ankaŭ ĉeestanta; herbejo de S. indicus kovras ĉirkaŭ 25 % de Vitilevuo kaj Vanualevuo. Kroma tipo de relative seka arbaro trovata en marborda vegetaĵaro estas mallarĝa zono ĉirkaŭ ĉiuj insuloj. La plimultaj specioj en tiu komunumo ĉeestas en marbordaj areoj tra la pacifika ekozono. Scaevola taccada, Wollastonia biflora, Sophora tomentosa, kaj Clerodendrum inerme dominas areojn apud la strando. Pli fore landinterne, Barringtonia asiatica, Calophyllum inophyllum, Hibiscus tiliaceus, Cocos nucifera, Pandanus tectorius, kaj Casuarina equisetifolia superregas la arbaron.

Faŭno redakti

Estas malfacile scii kiaj plantaj kaj bestaj specioj estas karakterizaj por la seka arbaro ĉar tiu ĉi jam estis estinta malofta kiam la biologoj ekkatalogis la fiĝian biodiversecon. La santalarbaro superregita de endemia specio estus kovrinta vastajn areojn de seka tereno kaj verŝajne subteninta vastan bestaron de polenintaj kaj fruktomanĝintaj mamuloj kaj birdoj. Nuntempe, Santalum yasi, estas endanĝerigata specio limigata al eta relikva populacio kun renoviĝado malhelpata kaŭze de arbara incendio. En pli sekaj areoj en Vanualevuo, etaj arbareroj karakterizataj de Casuarina equisetifolia, Gymnostoma vitienses, kaj la malofta Santalum yasi ankoraŭ postrestas. Neniuj paseroformaj birdoj estas konataj kiel adaptataj al seka arbaro sed du nepaseroformaj birdospecioj, la insulazia arbanaso (Dendrocygna arcuata) kaj la longkrura turstrigo (Tyto longimembris), ambaŭ estis uzantaj sekajn vivejojn por nutrado, kaj nuntempe estas preskaŭ formortantaj. La fiĝia serpento (Ogmodon vitianus) kaj la pacifika boao (Candoia bibroni) troviĝas en la transiraj arbaroj inter sekaj kaj humidaj areoj kaj eble iam ĉeestis en sekaj arbaroj. La marbordaj sekaj arbaroj troviĝas tra multaj el la insuletoj kaj atoloj en Fiĝioj kie ili subtenas grandajn nombrojn da reproduktiĝantaj marbirdoj, la pacifikan imperian kolombon (Ducula pacifica), la purpurtufan fruktokolombon (Ptilinopus porphyraceus), Phigys solitarius (papagedoj), la fiĝiajn igvanedojn (Brachylophus spp.), kaj la kokosan krabon (Birgus latro).

Minacoj kaj konservado redakti

Arkeologiaj pruvoj indikas ke bruligo de seka arbaro kaj sekvanta erozio estas okazintaj en Fiĝioj dum pli ol 2 500 da jaroj. Nuntempe la plej multaj areoj estas transformitaj al kultivo de sukerkano, al plantejoj de ekzotaj arboj aŭ al paŝtejoj, aŭ estas submetitaj al tiom frekventa bruligado kaj erozio ke maldense kovrata ciperaca-filika talasika-herbejo estas ĉio kion la grundo povas subteni. Talasika kovras pli ol 3 000 da kvadrataj kilometroj. Estas pridiskuteble ĉu tiu vivejo jam estis ekzistinta antaŭ la homa alveno. La grundoj en tiuj areoj estas tiom plimalriĉiĝitaj ke nur vegetas malmulta vegetaĵaro kaj tropikaj pluvegoj kaj ciklonaj pluvoj plue eroziigas la grundon. Almenaŭ 300 da kvadrataj kilometroj estas plantitaj kun kariba pino esperante ke ili stabiligos la grundon kaj preventos erosion. Tiuj arbaroj povas provizi per 30 da procentoj el la fiĝiaj lignobezonoj. Kelkaj etaj sekarbaraj arbareroj postrestas en Vanualevuo, Vitilevuo, Jaduataba-Insulo, kaj en insuletoj de Mamanuka-Insularo kaj Jasava-Insularo. Neniu el la postrestanta seka arbaro situas en proktektejoj, kaj estas danĝero ke tiuj areoj estos komplete neniigitaj per incendio aŭ senarbarigo, antaŭ ol estos farita klopodon por inventari aŭ savi ilin.

La marborda arbaro estas ankoraŭ sufiĉe vasta, sed troviĝas precipe en neloĝataj insuloj. Krome, la enmeto de gregoj de kaproj en neloĝatajn insulojn estas estinta katastrofan efikon por marbordaj arbaroj kaj marbirdaj populacioj en malaltaj insuloj. Bredremaĉuloj, inkluzive de bovoj kaj kaproj, estas pliigantaj sin en la insuloj, kiel estas la nekontrolataj sovaĝiĝintaj populacioj de kaproj kaj porkoj. Enmetitaj mungotedoj, katoj, hundoj, kaj ratoj, same kiel homoj, forte influas la populaciojn de surgrunde kovantaj birdoj kaj de indiĝenaj lacertuloj.

La foraj Ringold-Insuloj, aro de maldense loĝataj insuloj en la fora nordoriento de la fiĝiaj precipaj insuloj subtenas grandajn nombrojn da reproduktigantaj sin marbirdoj. Speciale, Vetaua-Insulo meritas protekton ĉar ĝi subtenas reproduktigantan sin kolonion de dekmiloj da ruĝkruraj naivuloj (Sula sula), brunaj naivuloj (Sula leucogaster), brunaj ŝternoj (Anous stolidus), kaj malhelbrunaj ŝternoj (Anous minutus).

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti