Fiŝhoko, aŭ Fiŝkapta hoko, estas ilo por fiŝkaptado ĉu per hokigo enbuŝe aŭ, pli rare, per hokigo de la korpo de la fiŝo. Fiŝhokoj estis uzataj dum jarcentoj fare de fiŝkaptistoj por kapti ĉu salakvajn ĉu nesalakvajn fiŝojn, tio estas kaj en riveroj aŭ lagoj kaj enmare. En 2005, la Fiŝhoko estis elektita de la gazeto Forbes kiel unu el la ĉefaj dudek iloj en la historio de la homaro.[1]

Vario de fiŝhokoj.

Fiŝhokoj estas normale ligitaj al ia formo de fiŝfadeno aŭ de allogilo kiu konektas la kaptitan fiŝon al la fiŝkaptisto. Estas enorma vario de fiŝhokoj en la mondo de fiŝkaptado. Grandoj, dezajnoj, formoj, kaj materialoj estas ĉiuj varieblaj depende el la intencita celo de la fiŝhoko. Fiŝhokoj estas fabrikataj por ampleksa gamo de celoj el la ĝenerala fiŝkaptado al tre limigitaj kaj specializataj aplikoj. Fiŝhokoj estas dezajnitaj por enteni variajn tipojn de artefaritaj, procezitaj, mortintaj aŭ vivantaj logaĵoj; kiel artefaritaj reprezentoj de fiŝpredo (muŝa fiŝkaptado); aŭ por esti ligita al aŭ integrita en aliaj iloj kiuj reprezentas fiŝpredon (allogilo).

Notoj redakti