Fiŝlago estas artefarite kreita akva-ekonomia laboraĵo destinita precipe por bredado de fiŝoj kun natura fundo kaj kun teknika ekipaĵaro bezona por reguligado de akva surfaco. La fiŝlago estas kreita per digo (kun parcelo, sur kiu ĝi situas), per alflua parto, forkondukilo, inunditaj parceloj je nivelo de surfaco de akvo ĉe proponita trafluo, eventuale ĉirkaŭa deflua kanaleto.

Fiŝlagoj havas laŭ flanko biologia, pejzaĝa kaj estetika eksterordinaran signifon en intense eluzata pejzaĝo. Ili estas signifa nestejo de akva birdaro kaj grava haltejo de migrobirdoj.

Grupoj da fiŝlagoj kreas fiŝlagajn sistemojn.

Fiŝkaptista lago estas tia lago, kiu povas esti natura aŭ artefarita, sed ne okazas bredado en grandaj nombroj. Tie nur fiŝhokado okazas, ofte la fiŝhakista klubo zorgas pri la nesesa bredado de fiŝoj.