En la iĥtiologio fiŝosto estas elemento de la skeleto de fiŝo .

Skeleto de perko

La termino povas esti uzata por la tuta skeleto de fiŝo aŭ pli specife indiki la fibrecan elastan pli aŭ malpli kalkiĝintajn bendojn, forkforman kaj enfermitan inter muskolmasoj.

En la lasta okazo la fiŝoskeleto estas formita el neŭrokranio, vertebra kolono (spino), vertebroj kaj ripoj.

Fiŝ-fileo estas senostigita peco da fiŝo preta por konsumi.

Vidu ankaŭ redakti