Fibrocemento estas konstrumaterialo fabrikita el portlanda cemento, el fibroj ekzemple el fibroj celulozaj (antaŭe asbestaj), kiel voluminaĵo el akvo kaj eventuale ingrediencoj. En konstruado oni uzas fibrocementon precipe por kovrado de tegmentoj. [1] Lastatempe oni pruvis, ke tiu produkto estas ege danĝera por la sano kaj oni malpermesis ĝin en multaj landoj.

Tegmento el ondecaj lamenoj de fibrocemento.

En kelkaj landoj oni uzas antonomazie la nomon de firmao kiu fabrikis tiun produkton, nome uralito, el Uralita.

Laŭ Francisko Azorín uralito estas Emulsio de cemento k. asbesto uzita por fabriki diversajn konstruelementojn, tubojn, tegolojn, k. c.[2] Li indikas etimologion el komerca nomo.[3]

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Werner. J. (2010) Konstruforumo de la jaroj 2001- 2010. en TAKE (2010) Jarkolekto de TAKE 2010, Wintzenheim/Fancio. p. 70-99
  2. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 207.
  3. Azorín, samloke.