Fidel Dávila Arrondo

Fidel DÁVILA y Arrondo (Barcelono, 24-a de aprilo 1878Madrido, 22 a de marto 1962) estis hispana militisto.

Fidel Dávila Arrondo
Persona informo
Naskiĝo 24-an de aprilo 1878 (1878-04-24)
en Barcelono
Morto 22-an de marto 1962 (1962-03-22) (83-jaraĝa)
en Madrido
Lingvoj hispanakataluna
Loĝloko Avenida de los Toreros, Madrid
Ŝtataneco Hispanio
Okupo
Okupo politikistomilitisto
vdr

Li luktis en la Hispana-usona milito kaj en la Rif-milito. Li partoprenis en la puĉo kontraŭ la Dua Hispana Respubliko kiu rezultis en la Hispana Enlanda Milito. Post la morto de la generalo Mola, li estis nomumita ĉefkomandanto de la Norda Armeo, estre de kiu li partoprenis en kelkaj gravaj militagoj, kiel la konkero de Bilbao, la atako al Aragono, la batalo de Ebro aŭ la atako al Katalunio.

Li estis membro de la puĉista Junto de Nacia Defendo kaj poste Prezidanto de la Teknika Junto de la Ŝtato (ĝermo de la ŝtata administracio en la insurekcia zono) kaj Ministro de la Armeo en la unuaj registaroj de la diktaturo de la generalo Francisko Franko nome Frankisma Hispanio.