Fidelio estas la unusola opero de Ludwig van Beethoven. En la finversio la opero konsistas el du aktoj, en la praversio – sub la titolo „Leonore“ – el tri aktoj. La libreton verkis Joseph Sonnleithner, Stephan von Breuning kaj Georg Friedrich Treitschke; kiel modelo servis al ili la opero Léonore ou L'amour conjugal (1798; libreto: Jean Nicolas Bouilly, muziko: Pierre Gaveaux).

Fidelio
drama muzika verko
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo germana lingvo
Eldonado
Eldondato 19-a jarcento
Ĝenro Kantoteatraĵoopero • rescue opera
Loko de rakonto HispanioSevilo
vdr
Fidelio – afiŝo de la unua prezentado en la Teatro ĉe Karintia Portalo en Vieno la 23-an de majo 1814

La unua prezentado de la unua versio de Fidelio okazis la 20-an de novembro 1805 en la Teatro ĉe la Vieno (dua versio, samloke: 29-an de marto 1806, finversio: 23-an de majo 1814, Teatro ĉe Karintia Portalo en Vieno).

Liberig-opero redakti

La bazo por la opero de Beethoven estas mendo de Peter von Braun, kiu tiumomente estis intendanto de la Teatro ĉe la Vieno. La origina ideo de Beethoven estis, prilabori la libreton Vestas Feuer de Emanuel Schikaneder. Sed finfine li decidiĝis verki „savo- kaj liberig-operon“, operĝenro, kiu fine de la 18-a kaj komence de la 19-a jarcentoj treege sukcesis en Francujo. En ĝi Beethoven vidis la eblecon, esprimi la principojn direktitajn kontraŭ ĉia tiraneco de la politika libereco, de la justeco kaj de la frateco aŭ simple la savon de senkulpa heroo el plej grava mizero.

La libreto de Jean Nicolas Bouilly por la opero „Léonore ou L'amour conjugal“, sur kiu sin apogas „Fidelio“ de Beethoven, onidire baziĝas sur la historio de ia sinjorino de Tourraine, kiu transvestite kiel viro liberigas sian edzon el la mallibereco de la jakobenoj en Tours.

„Fidelio“ estis la unua operprezentado, kiam la Viena Ŝtata Operejo estis remalfermita la 5-an de novembro 1955. La Ŝtatoperejo estis bombdetruita marton de 1945, mallonge antaŭ la fino de la Dua Mondmilito. Post militfino oni tuj komencis rekonstrui la detruitan operejon. La remalfermo koincidis kun la foriro de la lastaj okuposoldatoj post pli ol dek jaroj de okupado fare de Usono, Britujo, Francujo kaj Sovetio kaj lige kun tio kun la sendependeco de Aŭstrujo la 26-an de oktobro 1955. La elekto do trafis konscie la „liberig-operon Fidelio“. Karl Böhm direktis la prezentadon.

Eksteraj ligiloj redakti