Fiesch

komunumo de Svislando
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Fiesch (stacidomo) kaj Fiesch Feriendorf (stacidomo).

Fiesch estas komunumo en la distrikto Goms en Kantono Valezo, Svislando. Ĝi havis 968 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Fiesch
Blazono de Fiesch
Blazono de Fiesch
Blazono de Fiesch
Fiesch
Fiesch
Fiesch
komunumo en Svislando
Kantono Valezo
Distrikto Goms
Koordinatoj  46° 24′ 4″ N 8° 8′ 2″ O / 46.40111 °N, 8.13389 °O / 46.40111; 8.13389 (mapo)Koordinatoj: 46° 24′ 4″ N 8° 8′ 2″ O / 46.40111 °N, 8.13389 °O / 46.40111; 8.13389 (mapo)
Nombro de loĝantoj 968
Areo 11,26 km²
Alteco 1049 m super marnivelo
Poŝtkodo 3984
Komunumkodo 6057
Mapo de Fiesch
Mapo de Fiesch
Situa mapo de Fiesch
vdr

Geografio redakti

La komunumo Fiesch Fiesch situas en la valo de la rivero Rodano sub la monto Eggishorn. Al la komunumo apartenas la vilaĝoj Fiesch kaj Wiler kaj la setlejo Obermatte kaj diversaj alpopaŝtejoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 11,26 km², de kiuj 38,4% estas kovritaj de arbaro, 32,8% servas por agrikulturo kaj 6,7% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Fiesch limas en nordo al Fieschertal, en oriento al Bellwald, en sudo al Ernen, en okcidento al Lax, kaj en nordnordokcidento al Betten.

Trafiko redakti

Tra Fiesch pasas la kantona ĉefvojo n-ro 19 de Brig trans Furko-Pasejo al Andermatt. Pere de la Matterhorn-Gotthard-Fervojo la komunumo estas konektita al la publika transportreto. De Fiesch aertelfero kondukas al la kulmino de la monto Eggishorn je altece de 2934 m s.m.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Fiesch datiĝas el la jaro 1203 kiel Vios. Fiesch formis ĝis la Helveta Revolucio de 1798 kune kun Lax unu de la naŭ kvartaloj de Goms. La komunumo Fiesch estiĝis dum mezepoko el la iam memstaraj kvartaloj Fiesch, Uberegga, Spembule (la hodiaŭa vilaĝo Biel de la komunumo Grafschaft), Fuxwiler, Birchwiler kaj Moos. En la jaro 1835 al ĝi aliĝis la ĝis tiam aŭtonoma komunumo Wiler.[3]

Monda naturheredaĵo redakti

Esenca parto de la komunuma teritorio apartenas al la regiono Jungfrau-Aleĉ-Bieĉhorno (germane: Jungrau-Aletsch-Bietschhorn), kiu estis la 13-a de decembro 2001 akceptita kiel unua alpa areo kiel Monda Naturheredaĵo de UNESKO.[4]

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti