Batalklubo (angle Fight Club) estas usone produktita 1999-a drama filmo reĝisorita de David Fincher. La filmo baziĝas sur samnoma romano de Chuck Palahniuk, tiu aperadis en 1996. Sennoma protagonisto en la filmo, konata kiel la rakontanto estas ulo malkontenta pro sia mezklasa profesio. Li kreas "batalklubon" kun la sapisto, Tyler Durden. Aliaj viroj kiuj volas batali ŝatokupe ankaŭ fariĝas klubanoj. La rakontanto ĉirkaŭvolvas sian vivon tre intime kun Tyler Durden kaj diboĉa virino nomata Marla Singer.

Batalklubo
filmo
Originala titolo Fight Club
Produktadlando Usono
Originala lingvo angla
Kina aperdato 15-a de oktobro 1999
Daŭro 139 minutoj
Ĝenro Dramo
Kameraado Jeff Cronenweth
Buĝeto 63 000 000 USD[1]
Reĝisoro(j) David Fincher
Produktisto(j) Art Linson
Ceán Chaffin
Ross Grayson Bell
Scenaro Jim Uhls
Laŭ la verko de Fight Club (novelo) per Chuck Palahniuk
Filmita en Usono
Loko de rakonto Los-Anĝeleso
Muziko de Dust Brothers
Rolantoj Edward Norton • Brad Pitt • Helena Bonham Carter • Jared Leto • Meat Loaf • Zach Grenier • David Lee Smith • Eion Bailey • David Andrews • Paul Dillon • Ezra Buzzington • Tim de Zarn • Rachel Singer • Christina Cabot • Eugenie Bondurant • Phil Hawn • Eddie Hargitay • Holt McCallany • Richmond Arquette • Stuart Blumberg • Matt Winston • Paul Carafotes • Michael Shamus Wiles • Brian Tochi • Carl Ciarfalio • Charlie Dell • Bob Stephenson • Pat McNamara
Produktinta firmao Regency Enterprises
Distribuo 20th Century Fox
Honorigoj Empire Awards, UK for best british actress • Jupiter Award • Online Film & Television Association Award • Online Film Critics Society Awards • Total Film Magazine Award
IMDb
vdr

La reĝisoro kaj aktoroj komparis la filmon al Rebel Without a Cause kaj The Graduate. Laŭ ili, la temo estas la konflikto inter la generacio de junuloj kaj la valorsistemo de la reklamado. La reĝisoro kunportis iom da samseksemeco de la novelo por malkomfortigi la spektantaron kaj iom kaŝi la surprizan finon.

La studiuloj ne ŝatos la filmon kaj ŝanĝis la merkatikan strategion de la reĝisoro por malpliigi la antaŭvidatajn perdojn. La studio fariĝis seniluziiga ĉar la filmo ne faris tiom da mono ĉe la kinejo kiel ili volis. Komence la recenzistoj tre malkonsentis inter si pri la filmo. Ĝi fariĝis unu el la plej polemika kaj pridisputata filmo de la jaro. La recenzistoj laŭdis la aktoradon, la reĝisoradon, temojn, kaj mesaĝojn kvankam ili debatis pri la perforto kaj morala ambigueco. Tamen iom post iom la filmo fariĝas estimata de la recenzistoj kaj spektantaroj, fariĝante financan sukceson en la vendado de la DVD-oj. Ĝi fariĝis kulta filmo. Laŭ plural fontoj, ĝi estas unu el la plej bonaj filmoj de la 1990-aj jaroj.

Roluloj redakti

Aktoro Rolo
Edward Norton rakontanto
Brad Pitt Tyler Durden
Helena Bonham Carter Marla Singer
Meat Loaf Robert Paulson
Jared Leto Angel Face

Notoj kaj referencoj redakti

  1. Fight Club (1999) (angle). Alirita 2013-10-29.

Eksteraj ligiloj redakti