Fileo (helene Φυλεύς – Fyleus, latine Phyleus) estis en la helena mitologio filo de la elisa reĝo Aŭgio.

Fileo
rolulo de helena mitologio
Informoj
Sekso vira
Patro Aŭgio
Edzo/Edzino Eustyoche
Kunulo Timandro
Infanoj Meges • Eurydameia
vdr

Heroo Heraklo servis ĉe la mikena reĝo Eŭristeo kaj plenumis por li dek du malfacilajn taskojn. La kvina el tiuj ĉi taskoj estis purigi brutstalojn de Filea patro, elisa reĝo Aŭgio. Tiu posedis grandajn brutarojn. Sed la staloj, barejoj kaj ankaŭ apudaj kampoj oni dum longaj jaroj ne purigis kaj pro tio ili estis jam tre malpuraj de sterko. Heraklo pritraktis kun Aŭgio, ke li donos al Heraklo dekonon el siaj brutaroj, se la purigo estos ĝisvespere farita. Poste Heraklo trarompis sur du lokoj barilojn kaj venigis en brutbarejojn kaj stalojn akvon de du riveroj Alfeio kaj Peneio. Ilia fluo forportis la sterkon kaj ĝisvespere ĉio estis pura, kiel Heraklo promesis.

Sed Aŭgio estis same avara kiel riĉa, pagon de la honorario prokrastis. Kiam li eksciis, ke purigo de la staloj estis Herakla deva tasko, rifuzis la rekompenson pagi kaj Heraklon malglore forpelis. Fileo kun ago de la patro ne konsentis kaj Aŭgio forpelis ankaŭ lin. Post kelkaj jaroj Heraklo en Elison revenis, Aŭgion mortigis kaj Fileon surtronigis.

Alia versio de la historieto asertas, ke Fileo elmigris el Eliso kaj ekloĝis en la insulo Duliĥio kaj tie feliĉe regis ĝismorte. Lia filo Megeso eminentis kiel brava batalanto en la Troja milito, kiun li ĉeestis kun kvardek ŝipoj.


Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Fýleus en la ĉeĥa Vikipedio.