Filiberto la 2-a de Savojo

Filiberto la 2-a de Savojo kromnomita "la Bela" (france: Philibert II de Savoie dit "le Beau" kaj itale: Filiberto II di Savoia "il Bello") naskiĝis en la kastelo de Pont d'Ain je la 10-a de aprilo 1480 kaj ankaŭ tie mortis je la 10-a de septembro 1504.

Filiberto la 2-a de Savojo
8-a duko de Savojo
Regado 1497 ĝis 1504
Antaŭulo Filipo la 2-a de Savojo, lia patro
Sekvanto Karlo la 3-a de Savojo, lia duonfrato
Ceteraj titoloj reĝo de Kipro kaj de Jerusalemo, princo de Piemonto, grafo de Aosto, de Morianio (Maurienne), de Nico, de Breso (Bresse).
Persona informo
Naskiĝo 10-an de aprilo 1480 (1480-04-10)
en Pont-d'Ain
Morto 10-an de septembro 1504 (1504-09-10) (24-jaraĝa)
en Pont-d'Ain
Tombo Monaĥejo Brou vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Duklando Savojo vd
Familio
Dinastio Savoja dinastio vd
Patro Filipo la 2-a de Savojo vd
Patrino Marguerite de Bourbon vd
Gefratoj Louise of Savoy • Philippe • Louis of Savoy • Karlo la 3-a de SavojoRenato de Savojo vd
Edz(in)o Jolanda Luiza de Savojo • Margareto de Aŭstrio vd
Profesio
Okupo aristokrato vd
titulara reĝo de Armenio
titulara reĝo de Jerusalemo
titulara reĝo de Kipro
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li estis la filo de la 7-a duko de Savojo Filipo la 2-a kromnomita "Senlanda" (1438-1497) kaj de lia unua edzino Margareto de Burbono (1438-1483).

Li edziĝis por la unua fojo en 1496 kun Jolanda Luiza de Savojo (1487-1499), filino de lia kuzo Karlo la 1-a de Savojo, kiu estis heredantino de la "unuenaskita" branĉo de Savojo. Sed ŝi mortis antaŭ naski al li gefilon.

Post la morto de sia patro en 1497, li heredis la Domestrecon de Savojo kaj fariĝis la 8-a duko de Savojo, princo de Piemonto, grafo de Aosto, de Morianio kaj de Nico, reĝo de Kipro kaj Jerusalemo. Li tuj estis devigita alianciĝi kun la reĝo de Francio Ludoviko la 12-a, kiu celis transpasis la Alpojn por konkeri la provincon de Milano. Ĉar li tre ŝatis ĉasadon, li fakte lasis la regadon de siaj ŝtatoj al sia duon-frato Renato kromnomita "la Granda Bastardo de Savojo" (1468-1525, legitimita en 1499).

Sed ĉio ŝanĝiĝis, kiam li edziĝis por la dua fojo kun la arkidukino Margareto de Aŭstrio (1480-1530), kiu estis la filino de la aŭstria imperiestro Maksimiliano de Habsburgo (1459-1519) kaj onklino de Karlo la 5-a (1500-1558). Kvankam ŝi naskis al li neniun gefilon, ŝi tre enamigis lin kaj havis grandan influon sur li. Ŝi rapide sukcesis forpeli la tro influan Renaton (la "Granda Bastardo de Savojo") post malfamiga proceso.

Kiam Filiberto la 2-a akcidente mortis dum ĉasado en 1504, lia duon-frato Karlo la 3-a heredis la Domestrecon de Savojo. Omaĝe al li, lia vidvino konstruigis la preĝejon de Brou en Bourg-en-Bresse, kie li estas entombigita kun ŝi kaj sia patrino.

Eksteraj ligiloj redakti