Filip Stanisław Adwent (naskiĝis la 31-an de aŭgusto 1955 en Strasburgo, mortis la 26-an de junio 2005 en Varsovio) – pola politikisto, kuracisto, membro de Eŭropa Parlamento.

Filip Adwent
Persona informo
Naskiĝo 31-an de aŭgusto 1955 (1955-08-31)
en Strasburgo
Morto 26-an de junio 2005 (2005-06-26) (49-jaraĝa)
en Varsovio
Mortis per trafikakcidento vd
Tombo Grodzisk Mazowiecki vd
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Pollando vd
Alma mater Szkoła Główna Gospodarstwa WiejskiegoUniversitato de Strasburgo vd
Partio Ligo de Polaj Familioj vd
Profesio
Okupo politikistokuracisto vd
Aktiva en StrasburgoBruselo vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivkuro redakti

Laŭ edukiteco estis medicina kuracisto (specialiĝo: anestezologio kaj intensa terapio). En 2004 finis postdiplomajn studojn pri naturprotektismo en Szkoła Główna Gospodarstwa Wiejskiego (Ĉefa Lernejo de Vilaĝa Mastrumado) en Varsovio.

De 1996 loĝis en Grodzisk Mazowiecki, pli frue de multaj jaroj estis en Francio. De 1983 preskaŭ dum 15 jaroj organizis socian helpon al loĝantoj de Jarosław, Rzeszów kaj Przemyśl. En 1995 estis pro tio distingita per ordeno „Pro Meritoj por Sav-Protekto“.

En la jaroj 2001-2002 estis membro de Pola Interkonsento. El la listo de Ligo de Polaj Familioj sen sukceso kandidatis al Sejmo dum parlamenta balotado en 2001. Junie 2004 estis elektita eŭrodeputito en balotado al Eŭropa Parlamento, denove de la listo de Ligo de Polaj Familio en Ĉekarpata Provinco. Apartenis al la Frakcio Sendependeco kaj Demokratio. Konis kvin lingvojn: polan, francan, anglan, germanan kaj rusan. Publikigis i.a. laboraĵon Dlaczego Unia Europejska jest zgubą dla Polski? (Kial Eŭropa Unio estas pereo por Pollando?) (Eldonejo Antyk, 2003, ISBN 83-87809-77-2)

Li mortis pro vundoj post aŭtomobila akcidento, kiu okazis la 18-an de junio 2005 apud Grójec. Surloke pereis lia 19-aĝa filino Maria kaj 85-aĝa patro Stanisław. Filip Adwent kaj lia patrino mortis pro ricevitaj vundoj ok tagojn pli poste.

Eksteraj ligiloj redakti