Filipin–usona milito

milito inter la Unua Filipina Respubliko kaj Usono

La Filipin–usona milito (en angla Philippine–American War,[2] ankaŭ Filipino–American War, Philippine War, Philippine InsurrectionTagalog Insurgency,[3][4] en Filipina lingvo: Digmaang Pilipino–Amerikano; en hispana lingvo: Guerra filipino–estadounidense), estis armita konflikto inter la Unua Filipina Respubliko kaj Usono kiu daŭris el 4a de februaro, 1899, ĝis la 2a de julio, 1902.[5] Kvankam la filipinaj naciistoj vidis la konflikton kiel kontinuaĵo de la luktado por sendependigo kiu ekis en 1896 pere de la Filipina Revolucio, la usona registaro rigardis ĝin kiel nova kaj diferenca insurekcio.[6]

Foto de la Usona Armeo: "Ribeluloj mortintaj ĝuste kie ili falis en la tranĉeo apud Santa Ana, la 5an de februaro. La tranĉeo estis cirkla, kaj la foto montras nur malgrandan parton." (Originala priskribo.).[1] Tio estis la rezulto de la Batalo de Manilo de 1899.
Foto de la fino de la 19a jarcento de filipinaj Katipuneros.
Emilio Aguinaldo kampare.

Historio redakti

La konflikto startis kiam la Unua Filipina Respubliko objektis kontraŭ la enhavo de la Traktato de Parizo laŭ kiu Usono ekhavis posedon de Filipinoj el Hispanio, finigante la hispan-usonan militon.[7]

La luktado startis inter fortoj de Usono kaj tiuj de la Filipina Respubliko la 4an de februaro, 1899, en tio kio iĝos konata kiel la Batalo de Manilo de 1899. La 2an de junio, 1899, la Unua Filipina Respubliko oficiale deklaris militon kontraŭ Usono.[8][9] La milito oficiale finis la 2an de julio, 1902, per venko de Usono. Tamen, kelkaj filipinaj grupoj — estritaj de veteranoj de Katipunan, nom filipina revolucia societo — plue batalis kontraŭ la usonaj fortoj dum kelkaj pliaj jaroj. Inter tiuj estroj estis Generalo Macario Sakay, veterana membro de Katipunan kiu ekhavis la prezidentecon de la proklamita Tagaloga Respubliko, formita en 1902 post la kapto de Prezidento Emilio Aguinaldo. Aliaj grupoj, kiel la popoloj Morooj, Bikoloj kaj Pulahanoj, pluigis malamikecojn en apartaj areoj kaj insuloj, ĝis sia fina malvenko en la Batalo de Bud Bagsak la 15an de junio, 1913.[10]

 
Filipinoj, Manilo, 1899, Usonaj soldatoj kaj insurrecto prizonuloj.

La milito rezultis en la mortoj de almenaŭ 200 000 filipinaj civiluloj, ĉefe pro malsatego kaj malsanoj.[11][12][13][14] Aliaj ĉirkaŭkalkulis, ke la totalaj mortoj de civiluloj atingis ĝis unu miliono.[15][16] La milito kaj speciale la posta okupacio fare de Usono, ŝanĝis la kulturon de la insularo, konduke al eniro de Protestantismo kaj malstabiligo de la Katolika Eklezio en Filipinoj kaj ankaŭ al la enkonduko de la Angla lingvo an la insularo kiel ĉefa lingvo de regado, edukado, negocado, industrio kaj, en estontaj jardekoj, inter supra-klasaj familioj kaj edukitaj individuoj, anstataŭante la hispanan lingvon.

En 1902, la Usona Kongreso aprobis la leĝon Philippine Organic Act, kiu ebligis la kreadon de la Filipina Asembleo, kun membroj elektotaj de la filipinaj viroj (virinoj ne havis voĉdonrajton ĝis post la plebiscito de 1937).[17][18] Tiu leĝo estis anstataŭita en 1916 pere de la Jones Act (Filipinaŭtonomeca Leĝo), kiu enhavis la unuan formalan kaj oficialan deklaron de la usona registaro kiel engaĝiĝo al eventuale fina garantio por la sendependigo de Filipinoj.[19] La 1934 Tydings–McDuffie Act (Filipinsendependa Leĝo) kreis la Filipinan Komunumon la postan jaron, pliigante la mem-regadon kiel antaŭeniro al la sendependeco, kaj establis procezon al la kompleta filipina sendependeco (origind planita por 1944, sed interrompita kaj prokrastita pro la Dua Mondmilito). Usono garantiis finfine sendependecon por Filipinoj nur en 1946, post la Dua Mondmilito kaj la japana okupacio de Filipinoj, pere de la Traktato de Manilo.

Notoj redakti

  1. See photo's Wikicommons page for reference
  2. "Philippines Background Note". U.S. Bilateral Relations Fact Sheets: Background Notes. Washington, D.C.: United States Department of State. 2004. Alirita la 21an de junio, 2020.
  3. Battjes 2011, p. 74.
  4. Silbey 2008, p. 15.
  5. Worcester 1914, p. 293.
  6. "The Philippine-American War, 1899–1902". Office of the Historian, U.S. Department of State. Alirita la 21an de junio, 2020.
  7. Randolph 2009.
  8. Kalaw 1927, pp. 199–200.
  9. Paterno, Pedro Alejandro (2a de junio, 1899). "Pedro Paterno's Proclamation of War". The Philippine-American War Documents. San Pablo City, Philippines: MSC Institute of Technology, Inc. Alirita la 21an de junio, 2020.
  10. Agoncillo 1990, pp. 247–297.
  11. Clodfelter, Michael, Warfare and Armed Conflict: A Statistical Reference to Casualty and Other Figures, 1618–1991
  12. Leon Wolff, Little Brown Brother (1961) p.360
  13. Benjamin A. Valentino, Final solutions: mass killing and genocide in the twentieth century (2005) p.27
  14. FAS 2000: Federation of American Scientists, The World at War (2000)
  15. Tucker, Spencer. (2009) The Encyclopedia of the Spanish-American and Philippine-American Wars: A Political, Social, and Military History (angle). ABC-CLIO, p. 478. ISBN 9781851099511.
  16. Burdeos 2008, p. 14
  17. "The Road to Women's Suffrage in the Philippines". Bayanihan News. 8a de aŭgusto, 2014.
  18. United States Congress (29a de aŭgusto, 1916). "Philippine Autonomy Act". thecorpusjuris.com.
  19. En "Instructions of the President to the Philippine Commission, Arkivita la 27an de februaro, 2009, en Wayback Machine" datita de 7a de aprilo, 1900, Prezidento William McKinley ripetis la intencojn de la usona registaro establi kaj organizi registarojn, esence popularajn en ties formo, en la municipaj kaj provincaj administraciaj dividaĵoj de la Filipinaj Insuloj. Tamen, ne estis oficiala mencio de deklaro de Filipina Sendependeco.

Bibliografio redakti

Eksteraj ligiloj redakti