Filipina Akademio de la Hispana Lingvo

La Filipina Akademio de la Hispana Lingvo (hispane Academia Filipina de la Lengua Española) estas aro de akademianoj, fakuloj pri la uzado de la hispana lingvo en Filipinoj kaj ĝi membras en la Asocio de Akademioj de la Hispana Lingvo.

Filipina Akademio de la Hispana Lingvo
lingvoreguliganto • akademio • organizaĵo pri edukado
Informoj
fondodato 1924
Situo
Geografia situo 14° 35′ 3″ N, 120° 59′ 6″ O (mapo)14.5841120.985Koordinatoj: 14° 35′ 3″ N, 120° 59′ 6″ O (mapo)
lando Filipinoj
urbo Makati
retejo Oficiala retpaĝaro [+]
Listoj
membro de
Asocio de Akademioj de la Hispana Lingvo vd
Filipina Akademio de la Hispana Lingvo (Filipinoj)
Filipina Akademio de la Hispana Lingvo (Filipinoj)
DEC
Filipina Akademio de la Hispana Lingvo
Filipina Akademio de la Hispana Lingvo
Map
Filipina Akademio de la Hispana Lingvo
vdr

La Akademio estis fondata en Manilo la 25-a de julio 1924. Ĝia ĉefa akcelanto estis la poeto kaj eseisto Fernando María Guerrero, nomata "princo de la filipinaj poetoj", fondinto de la hispanlingva tagĵurnalo El Renacimiento. Lia filino Evangelina Guerrero, ankaŭ poetino, iom pli malfrue estis la unua virino kiu estis akceptita kiel membro de iu ajn el ĉiuj akademioj de la hispana lingvo. Ĝentilece, Evangelina Guerrero malakceptis la nomumadon ĉar ŝi komprenas ke tio estis omaĝo por ŝia mortinta patro kaj fondinto, ne honore al ŝiaj propraj meritoj.

La institucio sidejas en la urbo Makato en la metropolita areo de Manilo

En 2009, la akademianino kaj filipina prezidantino Gloria Macapagal-Arroyo estis premiita per la Internacia Premio Donkiĥoto 2009.


Vidu ankaŭ redakti