Filippo Beroaldo (1453-1505) estis itala humanisto, poeto kaj beletristo, instruis poezion kaj retorikon en la Universitatoj de Bolonjo, Parmo kaj Parizo, fekunda kaj tre klera, kvankam kun oftaj temodekliniĝoj, li faris komentojn pri multaj latinaj aŭtoroj, speciale pri Lucio Apulejo Saturnino (130 a.K. - 100 a.K.). Li ankaŭ komponis oratoriaĵojn. Li estis mentoro de la filo de sia malproksima kuzo Filippo Beroaldo la juna. Li studis kun Francesco dal Pozzo kaj estis profesoro de Polidoro Virĝilo (1470-1555).

Filippo Beroaldo
(1453-1505)
"Philippi beroaldi de felicitate opusculum", verko publikigita en 1501.
"Philippi beroaldi de felicitate opusculum", verko publikigita en 1501.
Persona informo
Naskiĝo 11-a de julio 1453
en Bolonjo,  Italio
Morto 17-a de julio 1505
en Bolonjo,  Italio
Tombo San Martino vd
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco Lordship of Bologna vd
Alma mater Universitato de Bolonjo
Universitato de Parizo
Universitato de Parmo
Profesio
Okupo filozofo • poeto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Li apartenis al nobela kaj antikva familio el Bolonjo. Post perdo de sia patro, en tre infana aĝo, li plej ame estas kreita de sia patrino. Tre lertaj majstroj respondecis pri lia edukiteco. Li estis tre studema kaj super ĉio li havis miregindam memorkapablon. Krom la lecionoj ricevitaj, li laboris tiom arde, ke pro sia malforta kompleksio, estante 18-jara, li suferis pri serioza malsano, kies kuracado postulis de li grandan klopodon por supervivi.

Kiam li konstatis ke li havis nenion plu por lerni el siaj majstroj, li decidis ke la plej bona maniero pri ampleksigo de sia konado estas la instruado de sia lernantaro. Kaj estante deknaŭjara, li malfermis lernejon, unue en Bolonjo kaj poste en Parmo kaj Milano. La reputacio venanta el la Universitato de Parizo lin instigas viziti ĝin. Li alvenas en Parizo kaj dum pluraj monatoj li publike instruas, kaj tio altiris la atenton de multaj lernontoj. Li estus restinta pli da tempo se li ne estus vokinta al sia naskiĝlando. Lia reiro al Bolonjo kaŭzis specon de publika ĝojego. La renoma poeto kaj religiulo Battista Spagnoli (1447-1516) tiuepoke dediĉis laŭdon al li.

Reciproke, Beroaldo eldonis la 5-an libron pri mikstema verko de ĉi aŭtoro. En la Universitato de Bolonjo estis al li konfidita iu Katedro kiel beletra profesoro, kiun li brile okupis ĝis la lastaj jaroj de sia vivo. Malgraŭ sia inklino al fermiĝo ene de siaj beletraj funkcioj kaj laboroj, publikaj honoraĵoj venis renkonte al li. En 1489, li estas nomumita unu el la Antikvaj Estroj de Bolonoj, kaj post kelkaj jaroj deputiton al la senato, kune kun Galeazzo Bentivoglio (1385-1437) de la papo Aleksandro la 6-a (1431-1503). Dum multaj jaroj li ankaŭ elektiĝis sekretario de la respubliko.

Inter siaj multaj okupoj, li ankaŭ sciis administri la amuzajn momentojn kaj la ripozajn horojn. Li amegis historion, ludojn kaj la virinojn. Longatempe li evitis la edziĝoligilojn, sed, en 1498, li finfine submetiĝas, estante 44-jara. La feliĉo kiun li trovas hejme, kondukis lin al rezigno de sia diboĉa sinteno, kiun li ĝis tiam li estis vivinta. Li kreis aliajn ligilojn krom tiujn, kiujn li konservis kun la plej distingiĝaj beletristoj de sia epoko. Lia modesta, milda kaj sociema karaktero, libera de zorgoj kaj amaraĵoj, igis lin amika al ĉiuj kiuj rilatis kun li. Li havis neniun alian malamikon, krom Georgo Merula (1430-1494), kiu laŭŝajne malbone interrilatis kun preskaŭ ĉiuj kiuj konis lin, kaj lia malamo al Beroaldo komencis pro la amikrilatoj de ĉi-lasta al Anĝelo Poliziano (1545-1494), al kiu Merula estis deklarinta militon. La kutima malforteco de lia sano pliiĝas kun la aĝo, kaj li estas kaptita de malforta febro, kiu principe ne kaŭzis pluajn zorgojn, sed pli malfrue estis al li neebla kuraci kaj li mortis.

Majesta funebro estis la li konsekrita. Li estis enterigita surhavante silkan vestaĵon, laŭrokronita, kaj reprezentantaro el la plej distingiĝaj kampoj de scienco kaj publikaj postenoj ĉeestis al lia sepultigo.

Lia ĉefa beletra valoro estis la eldonaĵoj de la latinaj aŭtoroj kun ties komentoj. Tamen li estis kritikata pro sia afektita latina malvirtema elesprimmaniero, kiu pli proksimiĝis al la stilo de Apulejo ol tiu de Cicerono. Li ne estis tiel bona kritikanto aŭ juĝanto kiel oni povas atendi el sia klereco, la temoj kelkfoje estis iom konfuzaj en sia kapo kaj alifoje en siaj skribaĵoj. Aliaj aŭtoroj lin komparis al iu neorganizita butiko, intencante pri tio doni ideon pri liaj kreaĵoj.

Kiel komentisto, li donis pruvon pri sia saĝeco dank'al la sennombraj eldonoj da antikvaj aŭtoroj. Li eldonis kelkajn manuskriptojn de Plinio la Maljuna (23-79), Lucio Apulejo Saturnino (130 a.K. - 100 a.K.), Aullus Gellius (125-180), Svetonio (69-122), Katulo (84 a.K. - 54 a.K.) kaj Siksto Aŭlo Propercio (48 a.K. - 15 AD). Li aŭtoris plurajn skribaĵojn pri Bako, Piko de la Mirandolo (1463-1494) lin nomis "vivanta biblioteko". Beroaldo skribis kelkajn novlatinajn poeziojn tiel kiel "Osculum Panthiae"[1], Fortuna, Dirae in Maledicam, Cupido, Peanes Beatae Mariae Virginis (laŭ poemo de Petrarko (1304-1374)), de die Dominicae Passionis, Fabula Tancredi - laŭ Giovanni Boccaccio (1313-1375) -, Vir Prudens, krom aliaj malpli konataj poezioj.

Selektita verkaro redakti

  • Caii Plinn Secundi Historiae naturalis libri 27, cum brevibus notis, Parma, 1476, in-fol. ; Treviso, 1479, in-fol. ; Parizo, 1516, in-fol[2]
  • Annotationes in commentarios Servii Virgilianos, Bolonjo, 1482
  • Annotationes in varios authores antiquos, Bolonjo, Venecio, 1489 ; Brescia, 1496
  • Orationes, Parizo, 1490, ibid. et Lyon, 1492, Bolonjo, 1491, in-fol. ;
  • Propertii Opera cum commentariis, Bolonjo, Venecio, 1495 ; Parizo, 1604
  • Propertii Opera cum commentariis, Bolonjo, Venecio, 1495 ; Parizo, 1604
  • Opusculum de felicitate. Bolonjo, 1495
  • Opusculum eruditum : quo continentur declamatio Philosophi Medici Oratoris De excellentia disceptatiu. Et libellus de optimo Statu et principe... Bononiae, Bened, Hectoris Decembro 1497
  • Orationes et carmina Baroaldi, 1497
  • Justinus Historicus, 1497, Marcus Iunianus Iustinus, Filippo Beroaldo (il vecchio.), Pompeius Trogus, Lucius Annaeus Florus
  • Libellus quo Septem sapientium Sententiae discutiuntur. Impressum Bonaniae. per Benedictum Hectoris. Decembro 1498
  • Oratio Proverbiorum. Bononiae. Bened. Hectoris, Decembro 1499 [3]
  • De felicitate opusculum. Impressum Bonaniae a Benedictum Hectoris (fl. 1487-1523). Abril 1499[4]
  • Declamatio Lepidissima Ebriosi Scortatoris Aleatoris de vitiositate Disceptantium. Impressum Bononiae, a Benedicto Hectoris, 1499, Bolonjo, 1499 ; Strasbourg, Parizo, 1505, in-4°, etc.
  • Orationes Multifariae et Poemata. Bononiae, Benedictus Bibliopola Hectoris : Novembro 1500. Ĉi-kompilaĵo entenas diversajn prozajn disertaciojn: De re rustica, de amore, de historia, pri la poeziaj laŭdoj, pri la beletraj kreaĵoj, pri muziko, pri la rakonton de Boccaccio, etc.
  • Komentoj pri Apulejo, 1500
  • Symbola Pythgorae moraliter explicata. Bononiae, Bened. Hectoris, 1503
  • Orationes, Prœffliones, Prœleciioncs, etc., Parizo, 1505, 1507, 1509,
  • De terraemotu et pestilentia, Bolonjo, 1505
  • Declamatio ebriosi, scorialoris, el aleatoris, Invenção latina de Filippo Beroaldo, daŭrigita kaj pliampleksigita de Calvi de la Fontaine, Parizo, 1556, in-4°[5]

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Humanistica Lovaniensia LX - 2011[rompita ligilo], Dirk Sacre, Gilbert Tournoy, Monique Mund-Dopchie, Jan Papy, Lambert Isebaert
  2. Li estis ĵus veninta al Parma, kaj estis nur 19-jara, kiam li redaktis la notojn akompanantajn ĉi-eldono.
  3. Eldono de Discours sur les proverbes, kiu donis inspiron al tiu de 'Erasmo.
  4. Traktaĵo pri la Feliĉo, filino de Bacchus. Kie grandaj nomoj tiel kiel : Aristipo, Aleksandro la Granda, Sardanapalo estas inkludataj.
  5. Há também uma tradução em versos, sob o título de O Pleito dos Três Irmãos, de Gilbert Damalis, Lyon, 1558, in-8°.