Filo de Reo
en hieroglifa skribo

La nomo (respektive) Filo de Reo, en egiptologio iam markata kiel la t.n. nomen, estas parto de faraona reĝa titolaro en antikva Egiptio. En ties plena aspekto konsistanta el kvin nomoj ĝi estis indikata kiel la lasta en la vico kaj enskribata en la duan el du reĝaj kartuŝoj. Unuafoje ĝi aperas en periodo de la 4-a dinastio dum regado de Raĥef[1] kaj kunigas la reĝon kun suna dio Reo. Regula parto de la titolaro ĝi fariĝis en la tempo de Veserkaf[2].

Tutmoso, filo de Reo

La graveco kaj ideologia unueco de tiu ĉi kunigo eminentas en konekso kun realeco, ke kvankam reganto estadis markata kiel filo de diversaj dioj, fariĝis deklarado de tiu ĉi rilato regula parto de la titolaro sole okaze de Reo. Sendube tio koneksas kun ascendo de suna kulto, tamen precizan signifon de tiu ĉi evoluo estas neklara. Precipe antaŭaj esploristoj opiniis, ke temas pri montro de limigo de la reganta potenco - ĉar la reĝo estas filo de Reo, li derivas rajtigon teni la potencon de sia patro kaj li regas kiel lia anstataŭanto surbaze de liaj volo kaj aprobo. Tiu ĉi interpretado hodiaŭ estas plimulte konsiderata kiel superita: la vorto "filo" estas surbaze de fontoj el pli postaj periodoj metata sur la saman nivelon kiel la vorto "bildo", kiu povas signifi ankaŭ statuon kaj kultan bildigon[3], kio signifas, ke "surtera filo egaligas al la dia patro ĉiurilate - per la aspekto, la traktado kaj la karaktero, sed ankaŭ per la socia posteno kaj la loko, kiun li okupas".[4] Per la markigo filo de Reo do reganto estas subigata al la suna dio, sed li estas identigita en kunteksto de sia regado kiel lia senkondiĉa kaj unusola surtera aspekto.

La nomo derivita de tiu ĉi titolo estis persona nomo de la reganto, kiun li havis ekde sia naskiĝo ankoraŭ kiel privata persono kaj ĝ ne estis uzata kiel reganta (tiun ĉi rolon plenumis la nomo nisut-bitej). Ŝajnas, ke en pli posta tempo tiu ĉi nomo esprimas karakteron de ia nomo familia, tipa por certa reĝa dinastio aŭ ties parto. En la 11-a dinastio tio estis nomo Mentuhotep, en la 12-a dinastio nomoj Amenemhet kaj Senusret, en la 13-a nomo Sobekhotep, en la 18-a nomoj Amenhotep kaj Tutmoso kaj en la 20-a dinastio nomo Ramseso. Precipe en la tempo de malfrua Nova imperio ĝi estis kunigata kun titolo "sinjoro de (sunaj) horizontoj".

Pluaj reĝaj nomoj redakti

La evoluo de reganta titolaro estis fermita komence de Meza imperio, plej malfrue ekde tiu tempo ĝi konsistis sume el kvin nomoj gviditaj per signoj parolantaj pri karaktero de la reĝa potenco (laŭ vico):

Referencoj redakti

  1. MÁLEK J.: Malnova imperio, In: SHAW I.: Historio de antikva Egiptio, ĉap. 5, BB/art, Praha 2003, 523 p., ISBN 80-7257-975-4, p. 115
  2. VERNER M.: Piramidoj: sekretoj de pasinteco, Academia, Praha 1997, 407 p., ISBN 80-200-0583-8, p. 34
  3. HORNUNG E.: Faraon, In: DONADONI S.: Egiptia homo kaj lia mondo , ĉap. X, Vyšehrad, Praha 2006, 313 p., ISBN 80-7021-813-4, p. 266n
  4. ankaŭ tie

Vidu ankaŭ redakti