Filokteto (helene Φιλοκτήτης, latine Philoctetes) estis en la helena mitologio reĝo de Tesalio.

Filokteto
rolulo de helena mitologio
Informoj
Sekso vira
Patro Poeas
Patrino Demonassa
vdr
Karavano de grekoj survoje al Trojo forlasas vunditan Filokteton, proksimume de la jaro 460 a.K.

Filokteto estis eminenta arkpafisto, de Heraklo li ricevis donace sagojn, kiuj neniam maltrafis celon. En la trojan militon li eniris senhezite, kiam li estis alvokita de la mikena reĝo Agamemno. Li liveris sep ŝipojn, kies ekipanaron kreis soldatoj, kiuj estis eminentaj batalantoj kaj arkpafistoj.

Kiam liaj ŝipoj navigis al Trojo, ŝipo de Filokteto haltis ĉe la insulo Krizo, kie mordvenenigis lin serpento kaj el la vundo vastiĝis tiel netolerebla odoro, ke la soldatoj rifuzis daŭrigi la vojaĝon kun li. Agamemno je propono de Odiseo elŝipigis lin en la insulo Lemno. Tie Filokteto vivis tutajn naŭ jarojn, dum kiuj li batalis pri nura vivo. Fine la grekoj veturigis lin al Trojo, ĉar orakolo diris, ke sen sagoj de Filokteto oni ne povas la Trojon konkeri. Aĥajoj uzis artifikaĵon - ili sendis por li la junan Neoptolemon, kiu ŝajnu, ke li veturigos lin en la patrujon kaj poste li turnu al Trojo. Sed Filokteto eksciis tion kaj volis prefere salti en maron ol batali. Sed Heraklo fantomaperis kaj ordonis al li veturi al Trojo, ĉar tie liaj vundoj cikatriĝos kaj ankoraŭ li atingos gloron por si. Kaj fakte, tuj la unuan tagon li eminentiĝis. Li pafis sagon kontraŭ Pariso kaj trafis. Kaŭzita vundo estis neresaniĝebla kaj Pariso mortis. Filokteto poste repaciĝis al la militestroj kaj restis en la bataloj ĝis venka fino de la milito.

Li eminentiĝis ankaŭ en multaj pliaj bataloj. Li estis ankaŭ unu el la viroj, kiuj en la Troja ĉevalo venis malantaŭ la muregoj de la urbo kaj ruinigis la trojan burgon. Post la milito Filokteto revenis feliĉe en sian patrujon.

Reflekso en la artoj redakti

Lia figuro ne estis en Iliado tro prilaborita. Pro tio ĝi allogis multajn aliajn kreantojn. Lian historion prilaboris Esĥilo kaj Eŭripido, sed iliaj verkoj perdiĝis.

  • Sofokla Filokteto estis verkita ĉirkaŭ la jaro 409 a.K.
  • konata estas ankaŭ gravuraĵo sur juvelŝstono Suferanta Filokteto proksimume el la fino de la 5-a jarcento a.K., kiu nun estas en la Belarta Muzeo en Bostono.
  • Edipo de Voltaire temas ĉefe pri la amo de Filokteto al Jokasta.
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Filoktétés en la ĉeĥa Vikipedio.