En konfucea filozofio, Filpieco (ĉine, xiào) estas virto de respekto fare de filoj al propraj gepatroj, kaj prauloj. La konfucea klasiko Ŝjaŭ ĜingKlasiko de Ŝjaŭ, supozeble verkita ĉirkaŭ la periodo Ĉin-Han, estis historie la aŭtoritata fonto de la konfucea doktrino de xiào / "filpieco". Tiu libro, nome parolado inter Konfuceo kaj lia studento Zeng Ŝen (曾參, konata ankaŭ kiel Zengzi 曾子), temas pri kiel formi bonan socion uzante la principon de xiào (filpieco). La termino povas ankaŭ aplikiĝis al ĝenerala obeo, kaj estas uzata en religiaj titoloj en kristanaj eklezioj, kiel "fila pastro" aŭ "fila vikario" por kleriko kies preĝejo estas subulo al pli granda paroĥo. Filpieeco estas centra en konfucea familirola etiko.[1]

En pli ĝeneralaj terminoj, fila pieco signifas esti bona kun la propraj gepatroj; zorgi ilin; engaĝiĝi en bona konduto ne ĝuste al gepatroj sed ankaŭ ekster la hejmo por alporti bonan nomon al la gepatroj kaj prauloj; plenumi devoj en la laboro bone por atingi la materiajn rimedojn por subteni gepatrojn same kiel fari memoferojn al la prauloj; ne esti ribelema; montri amon, respekton kaj subtenon; montri afablecon; sekureci masklajn heredantojn, teni fratecon inter fratoj; saĝe konsili la proprajn gepatrojn, inklude apartigi ilin el la morala maldeco; montri bedaŭron pro ties malsanoj kaj morto; kaj fari oferojn post ties morto.

Filpieco estas konsiderata ŝlosila virto en Ĉina kulturo, kaj ĝi estas la ĉefa temo de granda nombro de historioj. Unu el la plej famaj kolektoj de tiaj historioj estas La 24 filekzempleroj (Ershi-si xiao 二十四孝). Tiuj historioj priskribas kiel filoj ekzercis sian filpieecon en la pasinto. Kvankam Ĉinio ĉiam havis diversecon de religiaj kredoj, filpieco estis komuna al preskaŭ ĉiuj el ili; historiisto Hugh D.R. Baker nomigas respekton por la familio la nura elemento komuna al preskaŭ ĉiuj ĉinaj kredantoj.[2]

Referencoj redakti

  1. (8-a de novembro 2010) Confucianism in Context: Classic Philosophy and Contemporary Issues, East Asia and Beyond. SUNY Press. ISBN 978-1-4384-3191-8.
  2. Baker, Hugh D. R. Chinese Family and Kinship. New York: Columbia University Press, 1979. pg. 98

Bibliografio redakti

Eksteraj ligiloj redakti