Finalo de la ATP-Mondturneo

La Finalo de la ATP-Mondturneo - angle ATP World Tour Finals - estas fina matĉo de la ĉiujara ATP-Mondturneo, serio de unuopaj tenisaj turniroj de la Asocio de Tenisaj Profesiuloj (ATP). La finalo ekde la jaro 2009 havas sian nunan nomon kaj ĉiujare en novembro ludiĝas en Londono. Ĝis la stato de junio 2015, en 2009 venkis ĝin la ruso Nikolaj Davidenko, en 2010 kaj 2011 la sviso Roger Federer kaj de 2012 ĝis 2014 la serbo Novak Đoković. Jam antaŭe tamen la evento okazis en simila formo, nur en ŝanĝiĝantaj urboj kaj iom variaj titoloj: de 1970 ĝis 1989 ĝi nomiĝis "Masters Grand Prix", do "granda premio de majstroj", de 1990 ĝis 1999 "ATP Tour World Championships", do "ĉampionado de la ATP-Mondturneo", kaj de 2000 ĝis 2008 "Tennis Masters Cup", do "pokalo de tenisaj majstroj" - komence okazigata per la Internacia Tenisa Federacio, ekde la jaro 1990 gvide per la Asocio de Tenisaj Profesiuloj (ATP) kunlabore kun la federacio ITF.

Finalo de la ATP-Mondturneo
recurring tennis tournament
Branĉo de • ATP Tour vd
Lando ItalioUnuiĝinta Reĝlando (Britio)
Fondita en 1970
En TTT Oficiala retejo vd
vdr