Financa risko estas risko perdi monon sekve de financa operacio (sur financa aktivo) aŭ de ekonomia operacio kun financa impliko (por ekzemplo kredita vendo aŭ en eksterlandaj valutoj).

Tipoj de financaj riskoj redakti

La ĉefaj tipoj de financaj riskoj estas la sekvantaj :

  • La kreditrisko, tio estas la risko ke la parto kun kiu estis subskribita kontrakto ne plenumu siajn devigojn (liverado, pago, repago, ktp.).
Por banko, tio estas la risko ke ĝiaj klientoj ne kapablu repagi siajn depruntojn, aŭ ke alia banko kun kiu estas kurantaj operacioj bankrotu aŭ ne respondu.
  • La interezrisko, tio estas la risko de la alpruntoj-depruntoj. Tio estas la risko ke la kreditinterezo malfavore evoluu. Tiel depruntanto je varia interezprocento, suferas interezriskon kial la interezprocentoj kreskas ĉar ĝi devas pagi pli. Inverse, alpruntanto suferas riskon kiam la interezprocentoj malkreskas ĉar ĝi perdas enspezon..
Por banko, tio estas la risko ke la evoluo de la merkataj interezprocentoj konduku al kosto de la interezoj de la deponita mono supera al la interezoj de la alpruntoj.
  • La kurzorisko, tio estas la risko de la varioj de la kurzo de la valutoj inter ili. Risko tre ligita al la tempa faktoro.
  • La risko de likveco, tio estas la risko pri la facileco aĉeti aŭ vendi aktivon. Se merkato ne estas likva, vi riskas ne trovi aĉetanton kiam vi volas tion aŭ ne trovi vendanton, kiam vi nepre bezonas tion. Tio estas risko ligita al la naturo de la subaĵo (la varo aŭ la bieno) sed ankaŭ al la kredindeco de la aĉetanto aŭ vendanto. Ĉar estas facile vendi aŭ aĉeti ordinaran produkton al fidinda kontraŭparto, sed pli malfacile tre specialan varon. Tio estas la likveco de tiu produkto. Plie, se la aĉetanto/vendanto ne estas kredinda, la kreditrisko por la eblaj provizantoj/klientoj, instigas ilin ne kontrakti. La aĉetanto/vendanto estas en risko de liverado; en risko de "likveco".
Por banko, tio estas la risko ne kapabli fronti amasan reprenon de la deponoj fare de la klientoj. Se la risko povas etendiĝi inter la bankoj (domenefiko), aparte pro la sekiĝo de la interbankaj financadoj , aŭ pro la psikologia kontaĝo inter deponantoj, oni tiam parolas pri sistema risko.
  • La landorisko : laŭ strikta senco, la landorisko estas la verŝajneco ke lando ne pagu sian eksteran ŝuldon. Aliflanke, se lando suferas tre gravan krizon kia (milito, revolucio, ripetiĝaj bankrotoj, ktp.) tiam eĉ la fidindaj entreprenoj, malgraŭ sia kredindeco, trairos malfacilaĵojn. Tio estas la kreditrisko ligita al la ĉirkaŭaĵo de la kontraŭparto.
  • La idiosinkrazia risko : en administrado de aktivaro, la idiosinkrazia risko estas la risko ligita al aparta aktivo. Ju pli aktivaro estas koncentrita, ju malpli multaj estas la aktivoj, des pli gravaj estas ĉiuj aktivoj kaj des pli alta estas la idiosinkrazia risko.
  • la bazrisko, ligita al la evoluo de la subaĵkurzo kompare kun tiu de ties kovraĵo (put, estontaĵkontraktoj...). Tiu lasta ne ĉiam perfekte taŭgas, diferenco inter la prezoj povas ekesti, tion oni nomas la bazo.

Ekzistas aliaj tipoj de risko, sed plej multaj estas proksimaj al la ĉi-superaj difinoj.

Taksado de la financa risko redakti

La agentejoj pri financa notado utilas por informi la financajn merkatojn pri la financa risko de iuj privataj kaj publikaj aktoroj (inkluzive de la Ŝtatoj). Ili analizas tiun riskon per pli da rimedoj ol plej multaj investistoj kaj donas siajn opiniojn al ĉiuj aktoroj de la merkato.

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Vidu ankaŭ redakti