Finnlanda Stacio
Finnlanda Stacio aŭ Sankt-Peterburg–Finljandskij (ruse Станция Санкт-Петербург-Финляндский, Stancija Sankt-Peterburg-Finljandskij) (IATA: FVS), estas fervoja stacio en Sankt-Peterburgo, Rusio, kiu funkciigas transporton al okcidentaj destinoj kiel Helsinki kaj Viborg.
Sankt-Peterburg-Finljandskij | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
Originala nomo | Санкт-Петербург-Финляндский | |||||
La aktuala stacidomo.
| ||||||
stacidomo • fervoja stacidomo | ||||||
Situo | ||||||
Lando | Rusio | |||||
Loko | Sankt-Peterburgo | |||||
Geografia situo | 59° 57′ 21″ N, 30° 21′ 24″ O (mapo)59.95573930.356575Koordinatoj: 59° 57′ 21″ N, 30° 21′ 24″ O (mapo) | |||||
Geografia lokigo sur la mapo : Rusio
Geografia lokigo sur la mapo : Sankt-Peterburgo
| ||||||
Ecoj | ||||||
Trakoj | 10 | |||||
Kajoj | 5 | |||||
Historio | ||||||
Malfermo | 1870 | |||||
Administrado kaj utiligado | ||||||
Proprietulo | Rusiaj Fervojoj | |||||
Trafikanto | Oktjabrjskaja fervojo | |||||
Kodo | 038205 | |||||
Kodo | 2004004 | |||||
Ligita transporto | Ploŝĉad Lenina | |||||
Finnlanda Stacio ĉe "Ekspress" Finnlanda Stacio ĉe "ESR" | ||||||
Lenin redakti
La stacio estas fama ĉefe kiel la loko kien Vladimir Lenin revenis al Rusio el ekzilo en Svisio la 16an de Aprilo 1917 (novstile), estre de la Oktobra Revolucio. Tiu okazaĵo estis rememorata per soveteca statuo de Lenin dominanta la placon antaŭ la stacidomo. Post la tumulto de la Juliaj tagoj, kiam laboristoj kaj soldatoj en la tiama ĉefurbo luktis kontraŭ registaraj trupoj, Lenin devis fuĝi al Finnlando por sekureco, evitante areston. Lenin sekrete revenis el Finnlando maskita kiel fervojisto kaj protektita de Eino Rahja kaj Alexander Shotman la 9an de Aŭgusto 1917. Ambaŭ fojojn Lenin trapasis la rusi–finnan limon per la lokomotivo #293 ŝoforitan de la finna inĝeniero Hugo Jalava (ruse Гуго Эрикович Ялава). Tiu vaporlokomotivo estis donacita de Finnlando al Sovetunio en 1957, kaj estas nun instalita kiel permanenta ekspozicio sur unu el la platformoj de la stacio.
Dua Mondmilito redakti
Dum la Sieĝo de Leningrado en 1941–43, la Finnlanda Stacio estis la nura fervoja finstacio de Leningrado kiu restis uzebla. Tiu fervojo konektis Leningradon kun stacio apud la okcidenta bordo de la Lago Ladoga, kien venis la bezonataĵoj el la ne-okupaciitaj partoj de Sovetunio tra la lago, ĉu boate ĉu sur la laga glacio, tra la tiel nomita Vojo de Vivo.
Aktuale redakti
Ploŝĉad Lenina (ruse Площадь Ленина) estas stacio de la Metroo de Sankt-Peterburgo sur Kirovsko-Viborgskaja linio, ĝi situas inter la stacioj Viborgskaja kaj Ĉerniŝevskaja en Sankt-Peterburgo. La stacio estas konekta al Finlanda fervoja stacidomo de Sankt-Peterburgo kaj formas unuigitan transportan nodon kun ĝi.