Fir BolgFirbolg (irlande, prononco fʼirʼ volg) estas la nomo de mita popolo, kiu kadre de la irlanda mitologio menciiĝas en la libro Lebor Gabála Érenn („la libro de la setligoj de Irlando"). La popolanoj ankaŭ nomatas Érainn („irlandanoj“), kaj dividiĝas al la subpopoloj Fir Domnann (de la dio Domnu, do "domnuanoj") kaj Galioin.[1]

Mitologio kaj etimologio redakti

La Fir Bolg estas la laŭ kalkulo tria aŭ kvara grupo de enmigrintoj aŭ konkerintoj de la insulo Irlando. Antaŭ ili laŭlegende venis la popolo de la gvidantino Cessair (prononco 'kʴesirʴ), nepino de Noa - foje tiu unua grupiĝo ne kunkalkuliĝas, ĉar en granda diluvo dronis ĉiuj krom unu viro, Kintan, kaj en la posta laŭlegenda historio tial ne havas grandan rolon. Sekve venis la popoloj de Partholon ['parθoloːn] kaj de Nemed ['Nʴevʴeð], post ili la popoloj Túatha Dé Danann [ˈt̪ˠuːahə dʲeː ˈd̪ˠan̪ˠən̪ˠ] (popolo de la diino Danu) kaj Clann Mhíle (klano de Míl, [mʴiːlʴ]).

La Fir Bolg laŭlegende post la granda diluvo venis al Irlando. La divido de la lando al kvin provincoj laŭtradicie estas de ili, same la kreo de insula reĝlando. Tradicie la Fir Bolg konsideriĝas esti idoj de tiuj membroj de la popolo de Nemed, kiuj pro subpremo dumtempe forlasis la insulon (kaj laŭlegende iom da tempo vivis en Grekio). Post la reveno kaj konkero de la lando ili fine en la unua batalo de Mag Tuired venkiĝis per la popolo Túatha Dé Danann, same idoj de la popolo de Nemed, per mitologia magio. Laŭlegende antaŭ la batalo okazis la unua matĉo de la mitologia sporto iomano. Parto de ili fuĝis al la plej okcidenta parto de la insulo, alia parto al la insularo okcidente de Skotlando.

Multaj el la ŝtonaj fortikaĵoj en la okcidenta parto de Irlando, aparte en la Aran-insularo, laŭtradicie atribuiĝas al ili.

Referencoj redakti

  1. Helmut Birkhan: Kelten. Versuch einer Gesamtdarstellung ihrer Kultur (germane: Keltoj. Provo de kompleta prezento de ilia kulturo), paĝoj 388 kaj 509.