Firmin Lebel (komence de la 16a jarcento – 27a–31a de Decembro 1573) estis franca komponisto kaj ĥorestro de la Renesanco, aginta en Romo. Kvankam relative malmulto de lia muziko survivas, li elstaris kiel unu el la verŝajnaj instruistoj de Palestrina.

Firmin Lebel
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1500 (1500-11-30)
Morto 31-an de decembro 1573 (1573-12-31) (73-jaraĝa)
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo komponisto
vdr

Li naskiĝis en Noyon, sed oni konas nenion el lia komenca vivo. Li estis kapelano ĉe Santa Maria Maggiore, kaj estis maestro di cappella de ties Liberia kapelo ĉirkaŭ 1540; ĉe tiu posteno, el fino de 1540 kaj eble dum kelkaj jaroj, oni supozxas ke li estis instruisto de la juna Palestrina. En 1545 li iĝis maestro di cappella ĉe la preĝejo de San Luigi dei Francesi (Sankta Ludoviko de la Francoj), posteno kiun li tenis ĝis 1561, kiam Annibale Zoilo estis nomumita por tiu posteno. La 4an de Septembro 1561, li aliĝis al la papa kapelo; evidente li estis tre bone konsiderata kiel ĥorestro kaj komponitso, por la alirekzameno li estis helpata de la papo Pio la 4-a mem. Post nur kvar jaroj, tamen, la kapela ĥoro estis draste malpliigita kiel parto de la reformoj de la Koncilio de Trento, kaj Lebel estis maldungita, kun multaj aliaj kantistoj, kiaj Ghiselin Danckerts. Lebel restis en Romo por la resto de sia vivo, kaj oni kantis rekviemon en sia honoro en 1574 ĉe la kapelo de San Luigi dei Francesi.

Nur tri el la verkoj de Lebel survivis, ĉiuj motetoj. Du, kiel serio de Ave verum corpus kaj Sancta Maria succurre miseris, estas por kvin voĉoj, kaj la alia, Puer natus est, estas por ses. Stile ili estas tipaj de la generacio antaŭ Palestrina, dum kiu hegemoniis la Franc-flandroj pli ol la Italoj en la muzika panoramo en Romo.

Referencoj kaj bibliografio redakti