Fischland [fiŝlant] estas terkolo ĉe la germania bordo de la Balta Maro inter la urboj Rostock kaj Stralsund. Ĝis la 14-a jarcento temis pri insulo: tiam la kreo de tajdofluaj fosaĵoj ligis la teritorion al la pli norda eksa insulo Darß kaj al la kontinenta parto de Germanio sude - ekestis duoninsulo "Fischland-Darß". En la 19-a jarcento plia tia fosaĵo ankaŭ ligis la pli orientan ĝistiaman insulon Zingst al la tereno Darß, tiel ke ekestis la nuna duoninsulo Fischland-Darß-Zingst, kiu dividas lagunaron nomatan "Darß-Zingster Boddenkette" sude de la maro norde. La terkolo Fischland inter sudokcidento kaj nordoriento longas pli-malpli kvin kilometrojn, kaj ĝi larĝas inter 500 metrojn kaj 2 kilometrojn.

Fischland
Duoninsulo
istmo [+]

LandoGermanio
Koordinatoj54° 19′ 57″ N, 12° 22′ 44″ O (mapo)54.332512.3789Koordinatoj: 54° 19′ 57″ N, 12° 22′ 44″ O (mapo)


Fischland (Tero)
Fischland (Tero)

Fischland (Germanio)
Fischland (Germanio)
DEC
Fischland
Fischland

Map
Fischland
vdr
plej malvasta parto de la terkolo Fischland apud la loĝloko Wustrow
situo de la terkolo Fischland
lumturo en Fischland
kruta marbordo ĉe Ahrenshoop kun nestaro de bordhirundoj

Sur la terkolo Fischland situas nur kvar loĝlokoj, kiuj nuntempe tiom proksimiĝis kvazaŭ temus pri sola unuo: la komunumopartoj Althagen kaj Niehagen de Ahrenshoop kaj la komunumo Wustrow kun la komunumoparto Barnstorf. La vilaĝo Arenshoop mem, konata kiel feriejo kaj loĝejo de artistoj kaj interalie historie ŝtata kunvenejo de GDREA, situas iom pli norde, jam ne sur la teritorio Fischland, sed sur la eksa insulo Darß. La norda limo de la teritorio Fischland estas "lima vojo" en la komunumo Ahrenshoop, kiu signas la historian lokon de la markolo Loop kiu iam dividis la insulojn Fischland kaj Darß: Tiu vojo ĝis nun estas la limo inter la historiaj regionoj Meklenburgo sude de la limo kaj Pomerio (respektive post la Dua Mondmilito ties okcidenta parto Antaŭpomerio) norde de ĝi. Ĝis la nuntempo la limo dividas la areojn de la meklenburga kaj la pomeria landaj luteranaj eklezioj.

Eksteraj ligiloj redakti