Fizika misuzo estas ajna intenca ago kaŭzanta vundon aŭ traŭmaton al alia persono aŭ besto per korpa kontakto. Plejofte, infanoj estas viktimoj de fizika misuzo, sed plenkreskuloj ankaŭ povas esti viktimoj, kiel en kazoj de hejma perfortolaboreja agreso. Alternativaj terminoj foje uzataj inkluzivas fizikan atakon aŭ fizikan perforton, kaj ankaŭ povas inkluzivi seksan misuzon. Fizika misuzo povas impliki pli ol unu misuzanton, kaj pli ol unu viktimon.

Fizika misuzo signifas ĉiun nekutiman agon aŭ konduton kiu kaŭzas vundon, traŭmaton aŭ alian fizikan suferon aŭ korpan damaĝon. Misuzaj agoj rilate infanojn ofte povas rezulti el la provoj de gepatroj pri infana disciplino per troa korpa puno.[1][2]

Referencoj redakti

  1. "Child physical abuse". American Humane Association.
  2. Giardino, A.P.; Giardino, E.R. (12an Dec. 2008). "Child Abuse & Neglect: Physical Abuse". WebMD.