Flórián Albert [flo’ria’n albert], laŭ hungarlingve kutima nomordo Albert Flórián (15-a de septembro 1941 en Hercegszántó - 31-a de oktobro 2011 en Budapest[1]) estis iama hungara futbalisto (mezulo).

Flórián Albert
Persona informo
Naskiĝo 15-an de septembro 1941 (1941-09-15)
en Hercegszántó
Morto 31-an de oktobro 2011 (2011-10-31) (70-jaraĝa)
en Budapeŝto
Mortokialo kirurgiaj komplikaĵoj
Tombo Óbuda Cemetery
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Familio
Edz(in)o Irén Bársony
Infano Flórián Albert Jr.
Okupo
Okupo futbalisto • futbala trejnisto
vdr

Li ludis de 1958 ĝis 1975 nur en la futbaklubo FTC.

Li partoprenis kun la hungara futbala nacia teamo en la futbala mondĉampionado de 1962 en Ĉilio kaj tie li estis golreĝo.

En 1967 li estis elektita al Eŭropa futbalisto de la jaro.

1975 finis sian karieron kiel futbalisto, poste laboris kiel trejnisto ĉe FTC. Li estas en Hungario la Sportisto de la nacio. Lia samnoma filo ankaŭ estis futbalisto.

Notoj redakti