Maroko konstituas rifuĝejon por riĉa kaj diversa flaŭro kun ĉirkaŭ 4 500 taksonoj, el kiuj 600 ĝis 650 estas endemiaj. La fitogeografiaj partoj de Maroko ampleksas ok zonojn: la mediteranean zonon (centra 0–500m, meza 500-1 000m kaj alta 1 100-1 500m), la cedran zonon (1 000-2 000m), la sub-alt-montaran zonon (2 000-2 500 m), la alt-montaran zonon (2 500m+), la duondezertan kserofitaran zonon, la Reg-zonon (ŝtoneca dezerto), la sablan dezertan zonon kaj la oazojn.

Maroko ekde la kosmo. Plimulto de la vegetaĵaro troviĝas en la mediteranea zono sed la alta-atlasaj arbaroj estas videblaj.

La zonoj estis difinitaj de la Internacia Fitogeografia Ekskurso de 1936.

Mediteranea aŭ Marborda zono redakti

 
Korkokverko en Ceuta, hispana enklavo en Nordafriko.

Iam la mediteranea marbordo estis kovrata de arbaroj kaj duonarbaroj. Estas pli-malpli la zono de la mediteraneaj nordafrikaj arbaroj kaj duonarbaroj laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Pro homa agado la origina vegetaĵaro degradiĝis unue al makison, cetere al plie degraditan vegetaĵaron, garigon. Escepte de nealireblaj aŭ protektitaj lokoj, la vegetaĵaro estis intense paŝtita de brutaro, kaj nuntempe la garigo estas larĝe disvastigita. Asociataj plantoj de makiso estas Asparagus, Clematis, Lonicera, Smilax. En la garigo superregas Poterium spinosum, kaj diversaj specioj de Salvia kaj Cistus. Okulfrapa karakterizaĵo de la marborda vegetaĵaro estas la ĉeesto de multaj ekzotaj plantoj kiaj kasuarino, eŭkalipto, citruso, eriobotrio (Eriobotrya japonica) kaj figokakto (Opuntia ficus indica). Pluraj stepaj akacioj estas komunaj elementoj. La kultivita areo estas vasta kaj tute artefarita, kaj enmetitaj specioj dominas la pejzaĝon. La herbejoj, fruktarbejoj kaj pli humidaj ejoj subtenas plantojn kiel fenkolo.

Karakterizaj plantoj redakti

Distingigaj plantoj estas halepa pino, vepreja eriko, okcidenta arbuto, lentisko, ordinara mirto (Myrtus communis), Clematis cirrhosa, Asparagus acutifolius, Phlomis viscosa, Scilla autumnalis, Squilla peruviana, Narcissus tazetta, Iris palaestina, Colchicum steveni, Arisarum vulgare, anzino, kirmesa kverko, karobarbo, atlasa pistacio, terebintarbo, Crataegus azorollus, migdalujo, Rhamnus alaternus, Cistus spp., speciale Cistus monspeliensis, Cistus laurifolius kaj Cistus salviifolius, fenica junipero, Phlomis spp.. , Helichrysum italicum, Salvia spp. , Satureia spp., Poterium spp., Arabis spp., Reseda spp., Aristolochia pallida, A. boetica, A. longa paucinervis, A. fontanesi, A.rotunda, A.pistolochia, Lavandula stoechas, Jasminium fruticans kaj Brassica spp.

Centra zono redakti

 
Halep-pinaro apud Amizmiz, je la piedo de Alta Atlaso.

Sude de la marborda zono troviĝas la mediteraneaj sekaj duonarbaroj de akacio kaj arganio. En Atlasa Montaro situas la mediteraneaj koniferaj kaj miksaj arbaroj.

Cedraro redakti

Relikvo de sia antaŭa brilo, la cedraro ankoraŭ kovras vastajn areojn en Meza Atlaso kaj Alta Atlaso. La superreganta atlasa cedro estas tipa por tiu zono kune kun incensa junipero kaj multeco de subarbaraĵaj plantoj: Iberis odorata, I. ciliata, I. taurica (kruciferacoj), Centaurea spp., migdalujo, prunujo (Prunus domestica subs. institia), Prunus longipes, Pyrus communis, Malus domestica, Crategus oxyacantha, Sisymbrium spp., Lunaria biennis, Capparis spinosa, Raphanus raphanistrum, Isatis tinctoria. Tute ne ĉeestas la de kverko dominata makiso de la mediteranea zono kaj la manko de Berberis cretica karakterizas la plej malaltan limon de la cedraro.

Mez-atlasaj Lagoj (protektitaj areoj) redakti

  • Lago Agelman-Aziza
  • Lago Ŭuiuŭan
  • Lago Agelman-Sidi-Ali
  • Lago Dajet-Ifer
  • Lago Bin-El-Ŭidan-Uauizert
  • Nacia Parko de Ifran
  • Nacia Parko de Tazeka

Sub-altamontara zono redakti

La iompostioma malapero de atlasa cedro kaj la ĉeesto de Onobrychis cornuta indikas la komencon de la sub-altamontara karakterizita de la malĉeesto de arboj. La dominanta vegetaĵaro konsistas el grupoj de vepreja Astragalus, Onobrychis (O. cornuta kiel la plej tipa) kaj Acantholimon, alternante kun arbedaro de Berberis cretica. Juniperus thurifera postvivas tie kaj tie ĉi. La sub-alt-montara zono troviĝas parte en Meza Atlaso, parte en Alta Atlaso.

La Alt-atlasa junipera stepo kongruas kun WWF-ekoregiono. Cedraroj, juniperaroj kaj pinaroj kovras proksimume trionon de tiu ekorogiono. Je altaj altitudoj juniperoj dominas la pejzaĝon. La supra-volbŝtona specio estas incensa junipero. Pli alte, la arbaroj cedas al altmontara herbejo, duonstepa vegetaĵaro, kaj finfine ŝtonrompaĵaj deklivoj kie purpuraj kusenoformaj plantoj floras. Riveraj valoj volviĝas tra la pejzaĝo. Ilia riĉa, humida grundo subtenas salikojn, poplojn, kverkojn, kratagojn, kaj tapiŝon de oleandroj [1].

Altamontara zono redakti

Altamontaraj cirkonstancoj troviĝas super 2 500 metrojn, kaj la specialaj proprecoj de alta montaro estas akcentitaj de la trosekeco de la klimato. Tipe la zono komencas kun la malapero de Berberis, Marrubium kaj Phlomis kaj la grandkvanta apero de Vicia canescens. La plej grava botanika rekonilo estas la ĉeesto de ĉirkaŭ cent plantoj kiuj oni ne trovas aliloke en Maroko, multaj el ili endemiaj. La sub-altamontaraj kaj altamontaraj zonoj ambaŭ estas tropaŝtigitaj en plimulto de la areoj kaj tiu lasis sian impreson sur la vegetaĵaro. La sukceso de plantoj kiaj Vicia canescens kaj Erodium trichomanifolium estas sedube kaŭzita de la fakto ke ili ne estas manĝeblaj de la kaproj.

Dezertaj zonoj (duondezerto, kserofitaro, ŝtonodezerto kaj sablodezerto) redakti

 
Reg: negastama medio sed tie ĉi subtenante specion de akacio kaj desert-rezistema Deverra tortuosa.

Saharo esence estas dezerto de herboj kaj arbustoj kun arbedoj kaj arboj kie humidecaj niveloj estas pli altaj. La arbusta komunumo en la nordo ampleksas arbustojn kiuj altas malpli ol 1 m (kutime 50 cm) kiel dominantaj plantoj. La arbustoj ofte estas larĝe interspacigitaj, kun konsiderinda surfaco de nuda grunda inter la grupoj. Tiu somere donas al vegetaĵaro tre senkreskan aspekton. Tipaj plantoj estas Ziziphus lotus, Ziziphus spina-cristae, Tamarix spp., Acacia spp., Moringa aptera, Salvadora persica, Thymus spp., Artemisia herba-alba, Noaea mucronat, Helianthemum spp., Ratama reta , Periploca aphylla, Sueda spp., Salsola spp, Atriplex spp., Ephedra alata, Haloxylon articulatum, Pistacia atlantica kaj Achillea santolina.

En stepaj areoj kie la arbustara vegetaĵaro apenaŭ estas disvolviĝinta, poacoj de multeco de specioj estas la klimaksa vegetaĵaro. Efemeraj plantoj estas komunaj en la nordo, halofitoj en la sablaj areoj. Sukulentoj estas nekomunaj. Virtuale la sablodezerto ne havas vegetaĵaron. Kune kun pluvo vegetaĵaro pligrandiĝas en uedoj, depresioj kaj kie ajn malsupren fluanta akvo altigas la precipitaĵon. La grundoj de Saharo konsistas el ŝtoneroj kaj dezerta detrito, kaj estas tre malmulte evoluitaj.

La karakterizaj specioj de tiu vere dezertaj areoj malplioftiĝas kiam la dezerta arbustaro estiĝas reg kaj poste sablodezerto estas: Faidherbia albida, Acacia raddiana, Acacia seyal, Acacia tortilis, Achillea santolina, Alyssum macrocalyx, Anabasis aretoides, Ababasis articulata, Androcymbium punctataum, Aristoides coerulescens, Aristida pungens, Artemesia herba-alba, Artemesia monosperma, Astragulus tribuloides, Atriplex halimus, Balanites aegyptiaca, Caligonum comosum, Caltropis procera, Cenchrus ciliaris, Citrullus colocynthi, Danthonia forskalii, Ephedra alata, Euphorbia guyonianum, Deverra scoparia [1] Arkivigite je 2016-04-03 per la retarkivo Wayback Machine, D. chloranthus, Linaria aegyptica, Anarhinum fruticosum [2], Haloxylon guyonianum, Maerua crassifolia, Nerium oleander, Olea europea, Panicum turgidum, Phoenix dactylifera, Populus euphratica, Prosopis stephaniana, Rhus oxyacanthae, Roetboellia hirsute, Salsola foetida, Salsola inermis, Salvadora persica, Stipa tortilis, Suaeda fruticosa, Suaeda vermiculata, Tamarix articulata, Zilla spinosa, Zygophyllum coccineum, Z. decumbens, Z. dumosum, kaj Capparis spinosa.

Riveroj kaj oazoj redakti

 
Grenokampo en Mhamid-Oazo en Draa-Valo.

La pli grandaj riveroj servas al disvastiĝo de la vegetaĵaro de la mediteranea zono pli fore suden kaj permesas la enkondukon de plantoj de Afriko al nordo. Kaj riveroj kaj oazoj subtenas multajn enmetitajn speciojn. En ekstremaj kazoj ili similas verajn tropikajn botanikajn ĝardenojn.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

Bibliografio redakti

  • france Métro A. & Ch. Sauvage 1955: Flore des végétaux ligneux de la Mamora, Société des sciences naturelles et physiques du Maroc, Rabat, 498 pp.
  • germane Rübel, E. & Lüdi, W. (eds) 1936: Ergebnisse der Internationalen pflanzengeographischen Exkursion durch Marokko und Westalgerien. Veröffentlichungen des Geobotanischen Institutes Rübel in Zürich ; 14.

Eksteraj ligiloj redakti