Flago de Ŝlesvigo-Holstinio

La flago de Ŝlesvigo-Holstinio estas trikolora flago horizontale blua-blanka-ruĝa. Ĝi estas unu el la tradiciaj naciaj simboloj de tiu lando, kaj en sia nuna formo datumas almenaŭ de la 19-a jarcento. Tamen ĝi oficialigitis nur post la fino de la 2-a mondmilito (1949) je la fondado de la federacia lando (germ. Land) Ŝlesvigo-Holstinio. Ĝi formatas 3:5, t.e. ĉiu el la tri strioj estas kvinoble tiom longa, kiom ĝi estas alta.

Flago de Ŝlesvigo-Holstinio
Flago de Ŝlesvigo-Holstinio
Flago de Ŝlesvigo-Holstinio
flago de provinco aŭ subŝtato • flago
Proporcio 3:5
Oficialigo 1949
vdr

Deveno redakti

La koloroj bluo, blanko kaj ruĝo oni eltiris de la blazonoj de la du historiaj landpartoj, nome la duklando de Ŝlesvigo (blazono: du orkoloraj leonoj sur blua malantaŭo) kaj la duklando de Holstinio (blazono: la Holsteiner Nesselblatt, t.e. ruĝe ĉirkaŭrandata blanka ŝildo, kiun oni pro la dentohavo de la rando nun interpretas kiel blankan «urtikofolion» sur ruĝa malantaŭo). Rilate la blazonojn mankas en la flago la flava koloro (blazona oro ĝenerale egalas al flavo en flagoj) de la ŝlesvigaj leonoj, sed proponoj de kvarkolora flagdezajno neniam vaste akceptatis.

La flago populariĝis la 1830-ajn jarojn, kiam Ŝlesvigo-Holstinio regadatis de la dana monarĥio, kiel simbolo de kontraŭ-danregada movado. Sed la precizajn cirkonstancojn de la estiĝo de la flago oni ne konas. Unu versio estas la jena: ke la 24-an de julio 1844 kudris la unuan ekzempleron la edzinoj de la kantistoj partoprenintaj je la tiutaga Schleswiger Sängerfest («ŝlesviga kantistofestivalo»), kiuokaze ja ankaŭ premieris la nacia himno de Ŝlesvigo-Holstinio, la Kanto de Ŝlesvigo-Holstino. Sed ankaŭ la koloroj de kila studenta korporacio estas nomata kiel direkta inspirado de la flago. Ĉiuokaze dum tia jardeko la uzado de la flago rapide vastiĝis en la tuta lando, en la pli vasta kunteksto de liberala-naciista revekiĝo.

La 31-an de julio 1845 la dana registaro malpermesis la uzadon de la flago, evidente pro ties kontraŭdanaj implicoj.

Ĉar Prusio (kiu konkerintis la landon la jaron 1867) ne oficiale uzis ĝin, la flago nur oficialiĝis kiel landflago en la jaro 1949, post la malvenko de Germanio en la 2-a mondmilito kaj la liberigo fare de la Aliancanoj. La Gesetz über die Hoheitszeichen des Landes Schleswig-HolsteinLeĝo pri la oficialaj emblemoj de la lando Ŝlesvigo-Holstinio») de la 18-a de januaro 1957 konfirmas la oficialecon de la blua-blanka-ruĝa flago.

Uzado redakti

La simplan trikoloron uzas la urboj kaj komunumoj krom siaj propraj simboloj. Ĝi estas ankaŭ la flago kiun rajtas uzi privatuloj. Speciala versio, nome kun la blazono de Ŝlesvigo-Holstinio centre sur la trikoloro, la t.n. Landesdienstflagge («landa deĵorflago»), estas oficiale rezervita al instancoj de la federacilanda ŝtato (tamen oni povas ĝin ofte vidi elmetita de privatuloj). La ŝtataj instancoj flagas ĝin normale apud la flago de Germanio kaj tiu de la Eŭropa Unio.

Similaj flagoj redakti

Oni ne konfuzu la ŝlesvigo-holstinian flagon kun tiu, tre simila, de la najbara federacia lando Meklenburgo-Antaŭpomerio. Ties flago havas flavan strieton ene de la blanka strio.

Ankaŭ la flago de Nederlando kaj tiu de Luksemburgo similas al ĝi, sed la vico de koloroj estas inversa kaj ili formatas iom malpli longaj. Sed laŭkolore tute sama (kvankam pro aliaj kaŭzoj) al la flago de Ŝlesvigo-Holstinio estas la flago de Serbio; la ununura diferenciga signo estas, ke la serba flago estas pli longa (1:2).

Eksteraj ligiloj redakti