La nuna Flago de Alabamo astis aprobita per la Leĝo 383 de la parlamento de la subŝtato Alabamo la 16-an de februaro 1895:

Flago de Alabamo
Flago de Alabamo
Flago de Alabamo
flago de provinco aŭ subŝtato
Lando  Usono
Uzo 110000
Proporcio 2:3
Priskribo Karmezina kruco de Sankta Andreo sur blanka fono
Oficialigo 16-a de februaro 1895
vdr
La flago de la ŝtato Alabamo estos kruco de Sankta Andreo karmezina sur blanka kampo. La stangoj kiuj kreas la krucon ne devas esti pli malgrandaj ol ses coloj por la larĝo kaj devas etendiĝi diagonale tra la flago de flanko al flanko. - (Code 1896, §3751; Code 1907, §2058; Code 1923, §2995; Code 1940, T. 55, §5.)

La kruco de Sankta Andreo menciita, estas diagonala kruco, konata en veksilologio kiel iksoformaĵo. Ĉar la stangoj devas havi almenaŭ ses colojn larĝe, la etaj reprezentoj de la flago de Alabamo ne plenumas la leĝan difinon.