Flago de Barato

nacia flago

La nacia flago de Barato, ankaŭ konata kiel tiranga (तिरंगा en hinda) kio signifas trikolora, konsistas el tri samlarĝaj horizontalaj strioj, kun la oranĝkoloro supre, blanko centre kaj verdo malsupre.

2:3
A postage stamp, featuring a fluttering Indian flag above the word "INDIA". At left is "15 AUG. 1947" and "3½ As."; at right is "जय हिंन्द" above "POSTAGE".
La Flago de Barato en la unua poŝtmarko de sendependa Barato, publikigita la 21an de Novembro 1947, uzota por eksterlanda korespondado[1].[2]

En la centro ĝi havas 24-pintan marbluan radon, konata kiel aŝoka ĉakrá, prenita de kolona kapitelo de la historia imperiestro Aŝoko. La flago ankaŭ estas la standardo de la barata armeo. La flago estis adoptita en sia nuna formo dum kunveno de la Konstitucia Asembleo la 22-an de julio 1947, kelkajn tagojn antaŭ la sendependiĝo disde Britio la 15-an de aŭgusto.

Referencoj redakti

  1. India Postage Stamps 1947–1988.(1989) Philately branch, Department of Posts, India.
  2. Souvenir sheet of the Independence series of stamps, Indian Posts, 1948