La nacia flago de Barejno (arabe: علم البحرين‎) konsistas el blanka bendo maldekstre, apartigita de ruĝa areo dekstraflanke per kvin trianguloj kiuj funkcias kiel segildenta linio.

Proporcioj 3:5

Ruĝa estas la tradicia koloro por flagoj de la arabaj ŝtatoj de la Persa Golfo. La blanko estas sur la hisflanko; la kvin trianguloj reprezentas la kvin kolonojn de Islamo. Ĝi estas tre simila al la flago de Kataro, kiu havas pli da blankaj trianguloj kaj havas pli malluman ruĝecon.