Flago de Bocvano

ŝtata flago

La nacia flago de Bocvano estis adoptita la 30-an de septembro 1966. La flago estas malhelblua kun nigra horizontala strio en la centro, kun blankaj randaj strietoj. La strioj estas en rilatumo de 9:1: 4:1: 9. La blua koloro signifas akvon, specife pluvo, kaj venas de la devizo de la blazono de Bocvano. La blankaj kaj nigraj strioj reprezentas rasan harmonion, kaj ankaŭ rilatas al la zebroj kiuj apogas la blazonon de la nacio.