Flago de Bosnio kaj Hercegovino

La flago de Bosnio kaj Hercegovino estas blua flago kun flava trilatero kaj naŭ blankaj steloj. La trilatero simbolas la tri etnojn de Bosnio kaj Hercegovino - bosnoj, kroatoj kaj serboj; ĝi ankaŭ similas la mapon de la lando, kiu mem pensigas pri trilatero (aŭ kelkfoje pri koro).

Flago de Bosnio kaj Hercegovino
Flago de Bosnio kaj Hercegovino
Flago de Bosnio kaj Hercegovino
nacia flago
Lando  Bosnio kaj Hercegovino
Uzo 111000
Proporcio 5:3
Priskribo Flava trilatero sur blua fono, kun sep kvinpintaj blankaj steloj kaj du kromaj duonsteloj ĉe la rando de la flago.
Oficialigo 4-a de februaro 1998 (sed ĝisdatigita la 10-an de aŭgusto 2001
Aŭtoro Carlos Westendorp
vdr

La koloroj blanko, bluo kaj flavo ofte ligiĝas kun idealoj pri paco, kaj ankaŭ memorigas pri la flago de la Eŭropa Unio.