La nacia flago de Dominiko estis adoptita la 3-an de novembro 1978. En la origina versio, la papago Sisserou (Amazona imperialis) estis en dekstra pozicio (estis ŝanĝita en 1988), kaj la ordo de la stangoj estis malsamaj (flava - blanka - nigra, de supre malsupren, ŝanĝita en 1981). La dek steloj ĉirkaŭantaj la papagon reprezentas la dek paroĥojn de la insulo. La verda koloro simbolas la vegetaĵaron, la flava la indiĝenojn, blanka la akvon kaj nigra la teron.