Flago de Estona Soveta Socialisma Respubliko

La lasta flago de Estona Soveta Socialisma Respubliko estis adoptita la 6-an de februaro 1953. Ĝi similas al aliaj flagoj de sovetaj respublikoj laŭ komunaj bazoj sed ĝi estas distingebla pro la marondoj simbolo de Baltio.

Flago de Estona Soveta Socialisma Respubliko flago (1953–1990)
Flago de Estona Soveta Socialisma Respubliko flago (1940–1953)

La flago estas prezentita kiel rektangula ruĝa flago kun marbluaj akvokoloraj ondoj kun blanka bordo ĉe la fundo, iomete apartigita de la rando (kiu reprezentas la Baltan Maron), kun la rikoltilo kaj martelo, kaj la orrandan stelon ĉe la supro de la kantono. La ondaro konsistas el sespintaj ondstrioj kiuj estas blanke kaj blue interŝanĝiĝitaj kun blua striego ĉe la fundo

Antaŭ tio, la flago estis ruĝa kun ora rikoltilo kaj martelo en la pinta angulo. Super la rikoltilo kaj martelo estis la oraj latinaj karakteroj ENSV ( Eesti Nõukogude Sotsialistlik Vabariik).

Vidu ankaŭ redakti