Flago de Gambio

ŝtata flago

La nacia flago de Gambio, dizajnita de Pa Louis Thomasi, konsistas el horizontala trikoloro de ruĝa, blua kaj verda. La koloroj estas apartigitaj per blankaj strioj. La ruĝa ĉe la pinto simbolas la sunon, same kiel la savanon. Sub ruĝo estas bluo kiu simbolas la riveron Gambio kiu fluas tra la nacio. La verdo simbolas la teron, kaj ankaŭ la arbarojn de la nacio. La blankaj partoj reprezentas pacon. La flago estis adoptita la 18-an de februaro 1965, la tago kiam estis plene sendependa de Britio. La flago de Gambio havas neniun politikan bazon.

2:3

Vidu ankaŭ redakti