Flago de Indonezio

La Flago de Indonezio, ankaŭ konata kiel Sang Merah Putih (indonezie, "La ruĝa blanka") estas unu el la oficialaj simboloj de Indonezio. Tiu flago havas flankrilaton 2:3 kaj ĝia desegno baziĝas sur la flago de la Imperio Majapahit de la 13-a jarcento. Ĝi havas du egalajn rubandojn, unu ruĝan supre kaj alian blankan sube. La ruĝa rubando reprezentas kuraĝon, dum la blanka spiritecon. La flago estis oficiale agnoskita en 1945 de la indonezia konstitucuio kaj aperis publike unuafoje en la 17-a de aŭgusto 1945, dum ceremonio por la Tago de la Sendependeco de Indonezio. Ĝia desegno tiel sin tenas de tiam.

Flago de Indonezio
Flago de Indonezio
Flago de Indonezio
nacia flago
Lando  Indonezio
Uzo 111111
Proporcio 2:3
Priskribo Du egalgrandaj strioj ruĝa kaj blanka.
Oficialigo 17-a de aŭgusto 1945
vdr

La indonezia flago similas al la pola kaj al la singapura flagoj, tamen la pola havas inversan rilaton inter la ruĝa kaj la blanka rubandoj kaj la singapura portas aldonajn detalojn. Ĝi ankaŭ estas egala al la monaka flago, escepte de la flankrilato de tiu flago, kiu estas 4:5, kvankam la monaka flago mem aperas kelkfoje kun flankrilato 2:3.

Nomoj redakti

La flago de Indonezio estas konata per kelkaj specialaj nomoj en la indonezia lingvo. Sang Merah Putih ("La ruĝa blanka") estas oficiala nomo de la flago laŭ la indonezia konstitucio de 1945, artikolo 35. La indonezia popolo kutime ĝin nomas Bendera Merah Putih ("Ruĝa blanka flago") kaj kelkfoje Sang Dwiwarna ("La dukolora"). La nomo Sang Saka Merah Putih ("La impertinenta ruĝa blanka") rilatas al historia flago konata kiel Bendera Pusaka ("Flago rara") kaj ĝiaj duobligoj.

La Bendera Pusaka estas la flago elmetita de Soekarno antaŭ ties domo iom da minutoj post li mem deklaris Sendependecon de Indonezio en la 17-a de aŭgusto 1945. La originala Bendera Pusaka estis kudrita de S-ino Fatmawat Soekarno, kaj tiun oni elmetis ĉiujare ĝis 1968 antaŭ la prezidenta palaco dum la cerimonio por la Tago de la Sendependeco. Ekde tiam ĝi estas gardata kaj anstataŭigita de imitaĵo, ĉar la origiala flago malfortiĝis.

Historio redakti

La ruĝo kaj blanko estas malnova standardo de Javo. Ekzistas teksto pri ĝi de 1294, nomita "de Kudadu", kiu rakontas la ribelon en 1292 de la princo Jayakatwang de Kediri kontraŭ la reĝo Kertanegara de Singasari, la fino de tiu regno kaj la fondo de tiu de Majapahit. Tiu teksto mencias uzon de "ruĝaj kaj blankaj" standardoj. Tiajn kolorojn elektis Indonezio por la nova ŝtato.