La flago de Kentukio konsiste el la blazono de la Komunumo (Commonwealth) sur marblua fono, ĉirkaŭata de la vortoj Commonwealth of Kentucky en la supra parto kaj du oraj stangoj, la ŝtata floro en la malsupro. La fago estis dizajnita de Jesse Cox, profesoro pri arto de Frankfort, kaj adoptita de la Ĝenerala Asembleo de Kentukio en 1918. Ĝia nuna formo venas de 1928.

Flago de Kentukio
Flago de Kentukio
Flago de Kentukio
flago de provinco aŭ subŝtato
Lando  Usono
Uzo 110000
Proporcio 2:3
Oficialigo 26-a de marto 1918
vdr

La blazono montras du virojn prenante siajn manojn. La populara legendo diras ke la maldekstra viro estas Daniel Boone, unu el la ĉefaj respondeculoj de la esplorado de Kentukio, kaj la viro kun kompleto je la dekstro estas Henry Clay, la ŝtatisto plej fama de la ŝtato. Tamen, la oficiala klarigo diras ke ili repreentas ĉiujn esploristojn kaj ŝtatistojn de la ŝtato. La moto de la ŝtato, United We Stand, Divided We Fall ĝin ĉirkaŭas. La moto venas de patriotisma kanto The Liberty Song, de la epoko de la Usona Milito de Sendependeco.