La flago de [la Respubliko] Kipro estas blanka kaj centre sur du olivobranĉoj bildigas silueton de la insulo.

Flago de Kipro
Flago de Kipro
Flago de Kipro
nacia flago
Lando  Kipro
Uzo 111111
Proporcio 3:5
Priskribo Orkolora mapo de Kipro kun du verdaj olivarbaj branĉoj, sur blanka fono
Oficialigo 24-a de aprilo 2006
vdr

La koloro de la insula bildigo referencas al la metalo kupro, kiu jam dum la jaro 3000 a.K. trovatis sur la insulo kaj laŭ kiu nomatas la insulo. La du olivarbaj branĉoj simboligas la du popolajn grupojn sur la insulo (parolantoj de la greka kaj la turka lingvoj) kaj ties – laŭdezire – pacan kunvivadon.

La flago reprezentas la Respublikon Kipro, kiu laŭ internacia juro ampleksas la tutan insulon[1], sed post turkia armea invado de la jaro 1974 fakte nur kontrolas la sudon de la insulo. La laŭ internacia juro ne agnoskita Turka Respubliko Norda Kipro post sia proklamo dum la jaro 1983 havas propran flagon.

Historio redakti

La konstitucio de 1960 antaŭvidis, ke la flago de la nova sendependa ŝtato estu kune elektata de la prezidento kaj vicprezidento de la respubliko kaj estu neŭtrala en koloro kaj dezajno, do nek memorigu pri la flago de Grekio nek pri la flago de Turkio. La propono fine elektita en konkurso devenas de la turklingva kipra artisto İsmet Vehit Güney (* 1924). Güney de la tiama ŝtata prezidento de Kipro, la ĉefepiskopo Makarios la 3-a, ricevis 500 kiprajn pundojn kiel konkursa premio. [2]

Flagopropono rilate al la Annan-plano redakti

 
flagopropono por la "Unuiĝinta Respubliko Kipro"

Laŭ la Annan-plano, nomata laŭ la politikisto Kofi Annan, por la celata "Unuiĝinta Respubliko Kipro" proponatis nova flago. Ĝi konsistu el horizontalaj strioj en la koloroj bluo-blanko-kupro-blanko-ruĝo. La bluaj kaj ruĝaj kvinoble larĝu kiom la blankaj, kaj la kuprokolora strio ampleksu la duonon de la tuta flaga larĝo. La blua koloro simboligu la grekan loĝantaron, la ruĝa la turkan, kaj la blanka la lingvajn malplimultojn. La kupra koloro, kiel supre jam menciite, simboligu la tutan insulon. La flago estis unu el pliaj centoj da proponoj el internacia konkurso. Komitato fine elektis tiun proponon de germano. La dezajninto tamen konceptis la flagon origine kun la ruĝa strio supre, laŭ la nuna geografia disdivido de la du etnoj (turkoj en la nordo, grekoj en la sudo). Tiu etna disdivido tamen ne estas nature ekestinta, sed nur post la reloĝigoj de turkaj kaj grekaj kipranoj post la armea invado de 1974 – kaj oni ne volis "honorigi" la armean invadon per konsidero de la perforte kreita etna disdivido en la flagopropono.

Notoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti