La Flago de Kiribato estas flago kies duono estas ruĝa kun ora fregato fluganta super ora altiĝanta suno, kaj la pli malalta duono estas blua kun tri horizontalaj krispaj blankaj strioj reprezentante la oceanon kaj la 3 grupojn de insuloj (Gilbert-Insuloj, Feniksaj Insuloj kaj Liniaj Insuloj). La 17 sunradioj reprezentas la 16 ĝilbertajn insulojn kaj Banabon (iama Oceana Insulo). La insigno estis desegnita de sinjoro Arthur Grimble, kiu estis la Rezidanta Komisaro, en 1932 por la brita kolonio. La flago de Kiribato estas unu el nur 3 naciaj flagoj kiuj estas blazonaj standardoflagoj havante dezajnon proporcian al la nacia blazono.

1:2

La birdo estas fregato kiu reprezentas potencon, liberecon kaj kiribatajn kulturajn dancojn. La altiĝanta suno estas la tropika suno kiam Kiribato ĉirkaŭas la ekvatoron. La maro estas la Pacifiko kiu ĉirkaŭas Kiribaton.

La flago de Kiribato (iam konata kiel “Insuloj Gilbert”) estis adoptita la 12-an de julio 1979, kiam la teritorio atingis plenan sendependecon de Britio. En kelkaj versioj de la flago la radioj estas 21, t.e. la nombro da atoloj nuntempe loĝataj. Birdo fregato (Fregata minor) ŝvebanta sur ruĝa fono reprezentas la popolon.[1]

Notoj redakti

  1. Cristina Bollini, "Maroj kaj Ondoj", VENTO, numero 9, Aŭgusto 2021. pp. 7-8.