La flago de Laoso estis adoptita la 2-an de decembro 1975. La flago antaŭe estis uzita de la mallongdaŭra laosa naciista registaro de 1945. La flago konsistas el tri horizontalaj strioj, meza blua strio estas dufoje la alteco de la pinto kaj fundoruĝaj strioj. En la mezo estas blanka disko, la diametro de la disko estas 0.8 fojojn la alteco de la blua strio. La flagoproporcio estas 2:3. La nacia flago de Laoso estis adoptita en 1975, kiam la lando iĝis popola respubliko. Ĝi estas unu el la malmultaj komunistaj flagoj kiu ne utiligas la kvin-pintan stelon kiel emblemon. En la centro estas blanka disko simbolante la unuecon da la homoj sub la gvidado de la Revolucia Partio de Laosanoj kaj la brila estonteco de la lando. Ĝi ankaŭ laŭdire reprezentas plenlunon ĉe la rivero Mekongo. La ruĝaj strioj signifas la sangon verŝitan de la homoj en sia lukto por libereco, kaj la bluo simbolas prosperon.

Flago de Laosa reĝlando (1952-1975)

Tiu flago anstataŭis la originan flagon de Laoso, kiu estis ruĝa, kun triop-gvidita blanka elefanto sur piedestalo sub sunombrelo. Tio esprimis la antikvan nomon de la lando, "Lando de Miliono da Elefantoj," kaj originis de la 19-a jarcento. Estas legendo aŭ popola onidiro, ke iam reĝo vizitis vilaĝon kie oni hisis mallerte la elefantan flagon, do inverse, kaj tion konsideris la reĝo insulto kaj blasfemo kontraŭ la elefanta dio; tial oni decidis ŝanĝi la flagon al iu kiu estus same ĝuste hisita kaj inverse.[1]

Notoj redakti

  1. José M. Rodríguez, "Flagoj Inversigitaj", VENTO, numero 9, Aŭgusto 2021. p. 3.