La flago de Litovio estas horizontala trikoloro de flavo, verdo kaj ruĝo. La flago reoficialiĝis en Litovio (formale tiam ankoraŭ la Litova Soveta Socialista Respubliko) la 20-an de marto 1989, preskaŭ du jarojn antaŭ la fino de sendependiĝo de la konkera ŝtato Sovetunio. Antaŭ tiu reoficialiĝo, la flago jam estis oficiala en la suverena demokratia respubliko Litovio inter la jaroj 1918 kaj junio 1940, kiam la ŝtato - laŭ nazia-sovetunia interkonsento de la Ribbentrop-Molotov-pakto - estis okupita kaj aneksita de Sovetunio. Tiu flago tamen havis iom pli malhelajn kolorojn. Post mallonga fazo de okupado fare de Nazia Germanio inter 1941 kaj 1945, de 1945 ĝis 1989 la flago de la sovetunia respubliko Litovio konsistis unue el la ruĝa flago de Sovetunio kun aldonita nomo de la respubliko supre maldekstre, kaj poste el ruĝa flago kun blanka kaj verda strioj malsupre. Post la reoficialiĝo de la flago en 1989, en formato 1:2, la flago iom modifiĝis dum la jaro 2004 kiam la formato estis ŝanĝita al 3:5.

la flago de Litovio, post la lasta modifeto de la jaro 2004

Historio redakti

 
Batala flago el la jaro 1410 kun la Kolonoj de la Gediminidoj
 
flago de la regiono Eta Litovio
 
Batala flago el la jaro 1410 kun la nacia simbolo Vytis

La plej fruaj flagoj kun litova identeco estis priskribitaj dum la 15-a jarcento fare de la pola historiisto Jan Długosz. En la batalo de Grunwald aŭ Žalgiris dum la jaro 1410, kie armeo el litovoj kaj poloj decide venkis la ekspansieman ordenon de germanaj kavaliroj, du diversaj flagoj estis uzitaj. Iuj el la regimentoj portis standardon kun la bildigo de la Kolonoj de la Gediminidoj (ili estis nobelaj familioj el Litovio), kaj la alia parto de la regimentoj standardon kun la Vytis, bildigo de kavalira rajdanto ĉasanta nevideblan malamikon (tiuj regimentoj estis nenobelaj litovaj soldatoj). La Vytis poste iĝis la oficiala blazono de Litovio, sed ankaŭ la Kolonoj de la Gediminidoj restis nacia simbolo. Ĝis la fino de la 18-a jarcento, kiam Litovio estis konkerita kaj aneksita de la Rusia Imperio, la Vytis restis la oficiala flago de la Granda Duklando Litovio.[1]

 
Nacia flago (1918–1940)
 
flago de la Litova SSR (1953–1988)

Kiam post la Franca Revolucio de la jaro 1789 respublikanaj flagoj laŭ la modelo de trikoloro iĝis popularaj ĉie en Eŭropo, ankaŭ en Litovio respublikanoj elektis trikoloron - kun la koloroj flavo, verdo kaj ruĝo. La sola plia trikoloro, kiu ekestis en Litovio, estis la flago el verdo, blanko kaj ruĝo kiu reprezentis la regionon Eta Litovio dum la 19-a jarcento dividita inter la germanlingva provinco Orienta Prusio kaj la Rusia Imperio.[2]

Ne estas konate kiu ekzakte el la vicoj de luktantoj por ree sendependa kaj respublika Litovio dum la 19-a jarcento proponis la flavan, verdan kaj ruĝan trikoloron por kreinda litova respubliko, sed historiistoj supozas ke la ideo naskiĝis en la rondoj de litovaj ekzilintoj en okcidenta Eŭropo kaj Usono. La tri koloroj estis tiuj plej ofte uzitaj en litovaj folkloraj teksaĵoj kaj tradiciaj kostumoj[3]. En la kunveno de la nacia parlamento Seimas dum 1905 en Vilno, kadre de la revolucio en la Rusia Imperio de tiu jaro, la trikolora flago prefereiĝis kompare al la Vytis kiel estonta flago de la litova nacio.[4].

 
foto de la flirtanta flago

El la koloroj, flavo simboligis la leviĝantan sunon - simbole por la releviĝanta litova nacio post mallumaj jarcentoj de kultura subpremiĝo, verdo la multajn arbarojn kaj kampojn de la agrikulture dominita ŝtato, kaj ruĝo la dominan koloron de la historia Granda Duklando Litovio (laŭ iuj ankaŭ nubojn ruĝigitajn de la leviĝanta suno). Dum la jaro 1918 flaga komisiono de la nacia parlamento proponis flagon, kiu konsistis el la trikoloro el flavo, verdo kaj ruĝo, kaj aldone la blazono Vytis en la supra maldekstra angulo de la flago, sed la nacia konstitucio de la jaro 1922 difinis la nacian flagon kiel simpla trikoloro sen la aldona blazono, kaj tiel restis ĝis la nuntempo.

Notoj redakti

  1. paĝo de la nacia parlamento Seimas - historio de la litova flago (en la angla kaj la litova lingvoj): vidu sub la titolo "Reta ligilo"
  2. [paĝo de la nacia parlamento Seimas - historio de la litova flago (en la angla kaj la litova lingvoj): vidu sub la titolo "Reta ligilo"
  3. litovaj folkloraj teksaĵaj artoj (teksto anglalingva en formato PDF)
  4. Edmundas Rimša: "Heraldry: Past to Present" (2005), eldonejo Versus aureus (Vilno), ISBN 9955-601-73-6, paĝoj 82-87

Eksteraj ligiloj redakti