La nacia flago de Moldavio estas vertikala trikoloro (koloroj blua, flava, kaj ruĝa) ŝargita kun la blazono de Moldavio (aglo tenanta ŝildon kun uro). La flagoproporcio estas 1:2. La blua, ruĝa, kaj flava trikoloro de Moldavio estas preskaŭ identa al la flago de Rumanio, reflektante la kulturan familiecon de la du landoj. Sur la flago de Moldavio la flava strio havas la nacian simbolon. Kiel la rumana blazono, la moldavia blazono adoptis en 1990 ecojn de reĝa aglo prenanta kristan-ortodoksan krucon en la beko. Anstataŭ glavo, la aglo tenas olivbranĉon, simbolanta pacon. La blua kaj ruĝa ŝildo ankaŭ estas malsama kun tradiciaj simboloj de Moldavio. Tiuj du flagoj ankaŭ estas tre similaj al la flagoj de Ĉado, Andoro, kaj la flago de Queen's University en Ontario, Kanado, kiuj estas faritaj surbaze de vertikalaj strioj de blua, flava, kaj ruĝa.

Kune kun la flago el Paragvajo kaj la flago de Sauda Arabio, la flago de Moldavio estas la nura nacia flago kun malsamaj inversaj versioj. Kvankam la inversigo de la flago estas oficiale deklarita ne enhavante ajnan blazonon, moldovaj flagoj kun blazono presitaj sur la reverso ankaŭ estas uzitaj.