La nuna flago de Mongolio estis adoptita la 12-an de februaro 1992. Ĝi estas simila al la mongola flago de 1949, krom pro la forigo de la socialisma stelo. Ĝi havas egalajn vertikalajn striojn, ruĝaj la flankaj strioj kaj blua en la centra strio. Ĉe la maldekstra strio troviĝas la nacia emblemo, la sojombo, aro de abstraktaĵoj kiu reprezentas la fajron, sunon, la lunon, la teron, la akvon kaj la simbolon Jino kaj Jango.

Flago de Mongolio, 1:2