Flago de Montara Karabaĥo

La flago de Montara Karabaĥo, fakta memstara respubliko (ne agnoskita) en la regiono Montara Karabaĥo (aŭ Arcaĥ) situanta en suda Kaŭkazio. Ĝi estas derivita de la flago de Armenio, kun nur blanka strio aldonita. La flago estis adoptita la 2-an de junio 1992. Ĝi estas simbolo de la armena heredaĵo, kulturo kaj loĝantaro de la areo kaj reprezentas Montaran Karabaĥon kiel sendependan regionon de Armenio (la triangula formo kaj la zigzago de la strio tranĉanta la flagon). La strio ankaŭ estas simila al la dizajnoj uzitaj sur tapiŝetoj. La flago estas klara referenco kiu montras Montara Karabaĥon kiel armena lando kaj regata de armenoj.