La flago de Nevado konsistas el blua fono kun arĝenta stelo en la supera maldekstra angulo, ĉirkaŭata de la ŝtata nomo. Super ĝi troveblas rubando kun la vortoj "Battle Born" (naskiĝinta en batalo), referenco al la ŝtatiĝo de Nevado dum la Usona Enlanda Milito. Sub la stelo estas du branĉetoj verdaj kun flavaj floroj de artemizio, la ŝtata flago.

Flago de Nevado
Flago de Nevado
Flago de Nevado
flago de provinco aŭ subŝtato
Lando  Usono
Uzo 110000
Proporcio 2:3
Priskribo Ŝtata blazono sur blua fono.
Oficialigo 25-a de julio 1991
vdr

La nuna flago venas de konkurso anoncita en 1926. La venkinta dizajno, verko de Louis Shellback III, estis submetita al kelkaj modifoj de la ŝtata parlamento, pro malkonsentoj pri la branĉetoj kaj la pozicio de la nomo "Nevada". Fine, konsento estis atingita kaj en 1929 la reganto Fred B. Balzar subskribis leĝon per kiu ĝi oficialiĝis.