Flago de Nord-Makedonio

La nacia flago de Nord-Makedonio (makedone: Знаме на Северна Македонија) prezentas flavan sunon sur ruĝa kampo, kun ok sunradioj kiuj etendiĝas de la centro ĝis la kamporando. Ĝi estis kreita de Miroslav Grčev kaj estis adoptita la 5-an de oktobro 1995 post unujara ekonomia blokado trudita de Grekio kiu devigis la Respublikon Makedonio forigi la antikvan makedonan Verĝinan Sunon de la flago, tiel ĝi estas unu el la plej novaj flagoj de la mondo. Ruĝa kaj flava ĉiam estis konsideritaj ĉefkoloroj reprezentante Makedonion, verŝajne pro la koloroj de la historia blazono de Makedonio. La nova ok-pinta suno reprezentas "la novan sunon de Libereco" referita en la nacia himno de Nord-Makedonio.

Antaŭa flago 1991-1995

La ŝanĝo de la flago estis unue ne akceptita de konservativaj makedonoj kaj mem-deklaritaj patriotoj. En la unuaj jaroj post la ŝanĝo, ambaŭ flagoj estis oficiale hisitaj por longa tempo. Inter 1995 kaj 1998, en la municipoj kie tiama opozicia partio VMRO-DPMNE regis, nur la malnova flago estis hisita ĉe de instituciaj ejoj. Populara opinio estis malsama koncerne la ŝanĝadon de la flago. Tamen, la plimulto de la loĝantaro, 56.33 procento, apogis la adopton de nova flago.